Mediscienco

scienca fako pri la homa interago kun la natura medio / From Wikipedia, the free encyclopedia

Mediscienco estas interfaka stud- kaj esplordirekto, kiu okupiĝas speciale pri la medio de la homo kaj la sekvoj de homaj agoj por aŭ kontraŭ la medio. Surbaze de la tradiciaj fakoj kiel biologio, kemio kaj fiziko, kiuj decide kunagis je la ekesto de tiu interfako, la mediscienco estas parto de la natursciencoj.