Mahabad
urbo de Irano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mahabad - ankaŭ latinliterigite Mehabad, perse مهاباد, kurde مەهاباد, azere Məhabad - estas urbo apartenanta al la nuna ŝtato Irano. Ĝi administre apartenas al la provinco Okcidenta Azerbajĝano kaj estas la plej granda kurda urbo en ĉi tiu provinco (la dua plej granda kurda loĝloko en la provinco estas Piranŝahr, 80 kilometrojn pli okcidente). La loĝantoj de Mahabad do plejparte estas kurdoj kaj parolas la kurdan lingvon.
Mahabad · مهاباد · مەهاباد · Məhabad | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Okcidenta Azerbajĝano | ||
Telefonkodo | 0442 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 168 393 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 46′ N, 45° 43′ O (mapo)36.76545.721 [+] | ||
Alto | 1 324 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mahabad [+] | |||
Personoj de Mahabad kaj el ĉirkaŭaĵo de ĉirkaŭ cent kilometroj kurde nomiĝas "mukri". Tio estas memorigo al historia kurda lando Mukrijan aŭ emirlando Mukri, kurde موکریان, kiu en la 17-a jarcento rezistis al la ŝaha regno, do Persio. Ĉefloko de tiu emirlando tiam estis la loko nun nomata Mahabad.
La urbo ricevis sian nunan nomon fine de la 1920-aj jaroj, dum la regado de Reza Ŝaho Pahlavi, kiu regis inter 1925 kaj 1941. Antaŭe la loĝloko perse nomiĝis Savojbolagh kaj kurde Sablagh. Origino estis la tjurka vorto soghuk bulak, en signifo de "malvarma fonto" (en nuntempa turka lingvo traduko estus soğuk bahar).