Mehmed la 5-a
Otomana sultano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mehmed la 5-a Reşâd (en Otomana turka: محمد خامس, latinigite: Meḥmed-i ẖâmis; en turka: V. Mehmed aŭ Mehmed Reşad; 2a de Novembro 1844 – 3a de Julio 1918) regis kiel la 35a kaj antaŭlasta Ortomana Sultano (r. 1909–1918). Li estis la filo de la Sultano Abdulmeĝid la 1-a.[1] Li sukcedis sian duonfraton Abdulhamid la 2-a post la Incidento de la 31a de Marto. Li estis sukcedita de sia duonfrato Mehmed la 6-a.
Mehmed la 5-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1844 (1844-11-02) en Çırağan Palace, Istanbulo, Otomana Imperio |
Morto | 3-an de julio 1918 (1918-07-03) (73-jaraĝa) en Istanbulo |
Tombo | Tomb of Mehmed V |
Loĝloko | Palaco Dolmabahçe |
Ŝtataneco | Otomana Imperio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Abd-ul-Meĝid |
Patrino | Gülcemal Kadin |
Frat(in)oj | Abd-ul-Hamid la 2-a • Mehmed la 6-a • Şehzade Ahmed Kemaleddin • Murad la 5-a • Şehzade Mehmed Burhaneddin • Refia Sultan • Fatma Sultan |
Edz(in)o | Kamures Kadın • Mihrengiz Kadın • Dilfirib Kadın • Dürriaden Kadın • Nazperver Kadın |
Infanoj | Şehzade Ömer Hilmi • Şehzade Mehmed Ziyaeddin • Şehzade Mahmud Necmeddin |
Okupo | |
Okupo | reganto • verkisto |
Lia naŭjara regado estis markita de la redono de la nordafrikaj teritorioj de la Imperio kaj de la Dodekanesoj, inklude Rodoson, en la Ital-turka milito, la traŭmata perdo de preskaŭ ĉiuj el la eŭropaj teritorioj okcidente de Konstantinopolo (jam Istanbulo) en la Unua Balkana milito, kaj la eniro de la Otomana Imperio en la Unua Mondmilito en 1914, kio rezultos finfine en la fino de la Imperio.[2]