Metropola areo de Zaragozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metropola areo de Zaragozo estas urba areo centrata ĉirkaŭ la urbo de Zaragozo (Hispanio).
Metropola areo de Zaragozo | ||
---|---|---|
Regiono | ||
metropola regiono [+] | ||
Lando | Hispanio | |
- koordinatoj | 41° 39′ 0″ N, 0° 52′ 12″ U (mapo)41.65-0.87 | |
|
||
|
||
Metropola areo de Zaragozo | ||
Vikimedia Komunejo: Zaragoza metropolitan area [+] | ||
Laŭ la klasigo de 1996 la MA estis formata de 18 municipoj kaj laŭ la studo publikita en 2001 jam estis tiam 26 la municipoj integrantaj, dum nune reeldono de tiuj studoj sendube implicus la sumon de almenaŭ aliaj 8 novaj municipoj troviĝantaj ĉirkaŭ la urbo de Zaragozo.
La MA de Zaragozo estas klasenda kiel "malabunda", dum la municipo de Zaragozo estas la kvina plej loĝata de Hispanujo kun 675 121 loĝ.[1][2] (701 090 loĝ. laŭ la municipa censo de 30a de septembro de 2010,[3]), tiel ke la metropola areo rangigas Zaragozon al la deka loko kun 771 246 loĝantoj, sed laŭ la censa populacio de 2010 de la 34 municipoj kiuj troviĝas je cirklo de radiuso de 30 km de la centro de la MA oni atingus 775 245 loĝantoj kaj laŭ pli ĵusaj studoj la funkcianta MA enhavus 871 512 loĝantojn[4], nome 71 % de la populacio de la tuta regiono de Aragono.