rivero en Francio, alfluanto al la Mozelo From Wikipedia, the free encyclopedia
Meurthe (esperante Meŭrto) estas franca rivero kiu fontas en la departemento Vosges (Vogezoj) inter la montomasivo Hohneck (prononco germane [HO:Nek]) kaj la montopasejo Schlucht (prononco germane [Ŝluĥt], france Col de la Schlucht, germane Schluchtpass), la historia limo mezepoke inter la suda duklando Loreno oriente kaj la malunuece regita Alzaco okcidente, de la franca lingvo oriente kaj la alemana kaj germana okcidente, kaj ekde la 16-a jarcento inter katolikismo oriente kaj luteranismo okcidente.
Meurthe | |
---|---|
Meurthe en Saint-Dié-des-Vosges | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 159 km |
Akvokolekta areo | 3 085 km² |
Averaĝa trafluo | 41,1 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Mozelo |
Geografio | |
Alfluantoj | vidu artikolo |
Rivero en Eŭropo | |
La rivero trairas la komunumoj de Fraize, Saint-Dié-des-Vosges, Raon-l'Étape, Baccarat, Lunéville, poste Nancy (Nancio). Ĝi enfluas en la Mozelon malantaŭ Nancio.
Ĉefaj alfluantoj estas la Fave, la Rabodeau, la Plaine, la Vezouze, la Mortagne kaj la Sânon.
Cetere laŭ la rivero Meŭrto kaj ĝia enfluanto Mozelo ricevis sian nomon de la departemento Meurthe-et-Moselle.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.