Mezepoko - Wikiwand
For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Mezepoko.

Mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝejo de Sankta Mikaelo en Hildesheim
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Hildesheim
Mezepoka fortikaĵo en Carcassonne, Francio
Mezepoka fortikaĵo en Carcassonne, Francio

Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": nome klasikan civilizon, mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517.

Dum la Romia imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia imperio (kutime nomata la Bizanca imperio de modernaj eŭropanoj).

La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado, juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identecon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito.

Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco.

La disvastiĝo de kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054).

Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.

Krucistoj; Krucmilitoj estis grava elemento de la mezepoko
Krucistoj; Krucmilitoj estis grava elemento de la mezepoko

Periodigo

Libropresado en la 15-a jarcento. Tiu estis unu el diversaj okazintaĵoj kiuj utilas por marki la finon de la Mezepoko.
Libropresado en la 15-a jarcento. Tiu estis unu el diversaj okazintaĵoj kiuj utilas por marki la finon de la Mezepoko.

Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la Renesanco en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la 15-a jarcento, ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la eŭropan inventon de presarto fare de Johannes Gutenberg (1450), la turkan kapton de Konstantinopolo aŭ la finon de la angla-franca Centjara milito (ambaŭ en 1453), aŭ la falon de islama Iberio, aŭ la vojaĝon de Kolumbo al Ameriko (ambaŭ en 1492), aŭ la Reformacion komencantan en 1517, por signi la finon de la epoko.

Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia imperio (4-a jarcento), dum aliaj, kiel Henri Pirenne rigardas la epokon ĝis la estiĝo de Islamo (7-a jarcento) kiel "malfrua klasika".

En Okcidento, oni ofte dividas Mezepokon en fruan periodon (iafoje misnomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento.

Fina Romia Imperio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Disfalo de la Romia Imperio.
Malfrua romia statuo prezentanta la kvar Tetrarkojn, nun en Venecio [1].
Malfrua romia statuo prezentanta la kvar Tetrarkojn, nun en Venecio [1].

La Romia Imperio atingis sian plej grandan teritorian amplekson dum la 2a jarcento p.K.; la sekvaj du jarcentoj travivis la malrapidan malkreskon de romia kontrolo de ĝiaj malproksimaj teritorioj.[2] Ekonomiaj aferoj, inkluzive de inflacio, kaj ekstera premo sur la limoj kombiniĝis por igi la 3an jarcenton tre malstabila, kaj imperiestroj venadis al la trono nur por esti rapide anstataŭigitaj per novaj uzurpantoj.[3] Armeaj elspezoj kreskis konstante dum la 3a jarcento, plejparte en respondo al la milito kun Sasanida Irano, kiu revivigis en la mezo de la 3a jarcento.[4] La armeo duobliĝis en grandeco, kaj kavalerio kaj pli malgrandaj trupoj anstataŭigis la legion kiel la ĉefa taktika unuo.[5] La bezono de enspezo kaŭzis pliigitajn impostojn kaj malkreskon en nombroj da la kuriaj, aŭ terposedantaj, klasoj, kiuj volis malpezigis siajn ŝultrojn el la ŝarĝoj por translokigi tiujn al iliaj naskiĝurboj.[4] Pli da burokratoj estis necesaj en la centra administracio por trakti la bezonojn de la armeo, kio kondukis al plendoj de civiluloj ke ekzistis pli da impostokolektistoj en la imperio ol impostpagantoj.[5]

La imperiestro Diokleciano (284-305) dividis la imperion en aparte administritajn orientan kaj okcidentan duonojn en 286; la imperio ne estis konsiderita dividita memstare laŭ loĝantoj aŭ regantoj, ĉar leĝaj kaj administraj promulgoj faritaj en unu dividaĵo estis konsideritaj validaj en la alia..[6] En 330, post periodo de civita milito, Konstantino la Granda (306-337) refondis la grandurbon Bizanco kiel la lastatempe renomita orienta ĉefurbo, Konstantinopolo.[7] La reformoj fare de Diokleciano fortigis la registaran burokration, reformitan impostadon, kaj fortigis la armeon, kiu prokrastis la provizorajn problemojn de la imperio sed ne solvis la strukturajn problemojn kiujn ĝi alfrontis: nome troa impostado, malkreskanta naskoprocento, kaj premoj sur ĝiaj limoj, inter aliaj.[8] Enlanda milito inter rivalaj imperiestroj iĝis ofta en la mezo de la 4-a jarcento, distrante soldatojn de la limfortoj de la imperio kaj permesante al invadantoj invadi.[9] Dum multo da la 4-a jarcento, romia socio stabiliĝis en nova formo kiu deviis de la pli frua klasika periodo, kun pliiga abismo inter la riĉuloj kaj senhavuloj, kaj malkresko en la vigleco de la pli malgrandaj urboj.[10] Alia ŝanĝo estis la Kristanigo, aŭ konvertiĝo de la imperio al kristanismo, laŭpaŝa procezo kiu daŭris de la 2a ĝis la 5-a jarcentoj.[11][12]

Mapo de la proksimumaj politikaj limoj en Eŭropo proksimume 450
Mapo de la proksimumaj politikaj limoj en Eŭropo proksimume 450

En 376, la ostrogotoj, fuĝante de la hunoj, ricevis permeson de imperiestro Valento (364-378) ekloĝi en la romia regiono Trakio en Balkanio. La kompromiso ne iris glate, kaj kiam romiaj oficialuloj mistraktis la situacion, la ostrogotoj komencis al atako kaj rabaĵo.[13] Valento, provanta demeti la malordon, estis mortigita kontraŭbatalante la ostrogotoj ĉe la Batalo de Adrianopolo la 9an de aŭgusto 378.[14] Same kiel la minaco de tiaj tribaj konfederacioj de la nordo, ankaŭ internaj dividoj ene de la imperio, precipe ene de la Kristana Eklezio, iĝis kulpaj problemoj.[15] En 400, la visigotoj invadis la Okcident-Romian Imperion kaj, kvankam dum nelonge ili estis devigitaj foren de Italio, en 410 ili fine rabis Romon.[16] En 406 la alanoj, vandaloj, kaj suevoj trapasis en Gaŭlion;dum la venontaj tri jaroj ili disvastiĝis trans Gaŭlio kaj en 409 trapasis la Pireneojn en nuntempan Hispanion.[17] La Elorienteŭropaj popolmigradoj komenciĝis, kiam diversaj popoloj, komence plejparte ĝermanaj popoloj, moviĝis en tuta Eŭropo. La Frankoj, Alemanoj, kaj la Burgundoj ĉiuj alvenis en norda Gaŭlio dum la Engloj, Saksoj, kaj Jutoj setlis en Britio.[18] En la 430-aj jaroj la hunoj komencis invadi la imperion; ilia reĝo Atilo (ĉ. 434-453) gvidis invadojn en Balkanion en 442 kaj 447, en Gaŭlion en 451, kaj en Italion en 452.[19] La huna minaco restis ĝis la morto de Atilo en 453, kiam la huna konfederacio kiun li estis gvidinta faliĝis dise.[20] Tiuj invadoj de la triboj tute ŝanĝis la politikan kaj demografian naturon de kio estis la Okcident-Romia Imperio.[18]

Ĉirkaŭ la fino de la 5-a jarcento la okcidenta sekcio de la imperio estis dividita en pli malgrandajn politikajn unuojn, regitajn fare de la triboj kiuj invadis en la komenca parto de la jarcento.[21] La elpostenigo de la lasta imperiestro de la okcidento, nome Romulo Aŭgustulo, en 476, tradicie markis la finon de la Okcident-Romia Imperio.[22] La Orienta Romia Imperio, ofte menciita kiel la Orientromia Imperio post la falo de sia okcidenta ekvivalento, havis malgrandan kapablon certigi kontrolon de la perditaj okcidentaj teritorioj. La imperiestroj de la Bizanca Imperio konservis kontrolon super la teritorio, sed neniu el la novaj reĝoj en la okcidento kuraĝis levi sin al la pozicio de imperiestro de la okcidento, dum bizanca kontrolo de la plej granda parto de la okcidenta imperio ne povis esti daŭrigita; la rekonkero de la itala duoninsulo kaj mediteranea periferio fare de Justiniano (reg. 527-565) estis la ununura, kaj provizora, escepto.[23]

Frua mezepoko

Novaj socioj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Elorienteŭropaj popolmigradoj kaj Falo de la Okcidenta Romia Imperio.
Ĝermanaj kaj orientdevenaj regnoj kaj triboj post la fino de la Okcidenta Romia Imperio kaj oriente flave la Orienta Romia Imperio.
Ĝermanaj kaj orientdevenaj regnoj kaj triboj post la fino de la Okcidenta Romia Imperio kaj oriente flave la Orienta Romia Imperio.

La politika strukturo de Okcidenta Eŭropo ŝanĝis je la fino de la unuigita Romia Imperio. Kvankam la movadoj de popoloj dum tiu periodo estas ofte priskribita kiel "invadoj", ili ne estis ĝuste militaj ekspedicioj sed migrado de tutaj popoloj en la imperion. Tiaj movadoj estis helpitaj per la malakcepto de la okcidentromiaj elitoj apogi la armeon aŭ pagi impostojn kiuj estus ebligintaj, ke la militistaro evitu la migradon.[24] La imperiestroj de la 5a jarcento estis ofte kontrolitaj de la militestroj kiel Stiliko (m. 408), Aecio (m. 454), Aspar (m. 471), Ricimero (m. 472), aŭ Gundobado (m. 516), kiuj estis parte aŭ tute de ne-romia deveno. Kiam la linio de okcidentaj imperiestroj ĉesis, multaj el la reĝoj kiuj anstataŭis ilin estis el la sama ne-romia deveno. Intergeedzeco inter la novaj reĝoj kaj la romiaj elitoj estis ofta.[25] Tio kondukis al fuzio de Romia kulturo kun la kutimoj de la "invadantaj" triboj, inklude la popolajn asembleojn kiuj permesis al la liberaj tribaj virmembroj diri pli en politikaj aferoj ol estis komuna en la Romia ŝtato.[26] Materiaj artefaktoj lasitaj de romianoj kaj de novalvenintoj estas ofte similaj, kaj tribaj aferoj estis ofte modelitaj sur romiaj objektoj.[27] Multo de la fakularo kaj de la verkita kulturo de la novaj regnoj estis ankaŭ bazita sur la romiaj intelektulaj tradicioj.[28] Grava diferenco estis la laŭgrada perdo de impostenspezo fare de la novaj regantoj. Multaj de la novaj politikaj entoj ne plu subtenis siajn armeojn pere de impostoj, kaj anstataŭe dependis el havigo al ili de tero aŭ enspezoj. Tio rezultis en la fakto, ke jam estis malpli da neceso de grandaj impostenspezoj kaj tial la impostokolektado dekadencis.[29] Milito estis ofta kaj inter kaj ene de la regnoj. Sklaveco malpliiĝis ĉar la liverado de sklavoj same malpliiĝis, kaj socio iĝis pli rura.[30] La vorto "slavo" derivas el la latina termino por slavoj, nome slavicus, simila al la termino "sklavo", kiel identigo de sklavoj kun orienta deveno.[31]

Monero de ostrogota estro Teodoriko la Granda, stampita en Milano, Italio, ĉirkaŭ 491–501.
Monero de ostrogota estro Teodoriko la Granda, stampita en Milano, Italio, ĉirkaŭ 491–501.

Inter la 5a kaj la 8a jarcentoj, novaj popoloj kaj unuopuloj plenigis la politikan vakuon lasitan de la romia centrigita regado.[28] La Ostrogotoj, nome Gota tribo, setliĝis en Romia Italio fine de la 5a jarcento kun Teodoriko la Granda (m. 526) kaj kreis la Regnon de Ostrogotoj markitan de kunlaborado inter Italoj kaj Ostrogotoj, almenaŭ ĝis la lastaj jaroj de la regado de Teodoriko.[32] La Burgundianoj setliĝis en Gaŭlio, kaj post frua regno estis detruita de Hunoj en 436 ili formis novan regnon en la 440-aj jaroj. La areo inter la aktualaj Ĝenevo kaj Liono floris ĝis iĝi la Reĝlando Burgonjo fine de la 5-a kaj komenco de la 6-a jarcentoj.[33] Aliloke en Gaŭlio, la Frankoj kaj la Britonoj kreis malgrandajn ŝtatetojn. Francia estis centrita en norda Gaŭlio, kaj ties unua konata reĝo estis Ĉilderiko la 1-a (m. 481). Lia tombo estis malkovrita en 1653 kaj estas rimarkinda pro sia tomba donaco, kiu inkludis armilojn kaj grandan kvanton de oro.[34]

Dum la regado de la filo de Ĉilderiko nome Klodvigo la 1-a (r. 509–511), fondinto de la Merovida dinastio, la Franka regno etendiĝis kaj konvertiĝis al kristanismo. La Britonoj, rilataj al la indiĝenoj de Britannia – nuntempa Granda Britio – setliĝis en tio kio estas nun Bretonio.[35] Bretonio ricevis sian nomon el tiu setligo fare de Britonoj.[35] Aliaj monarkioj estis establitaj de la Visigota Regno en la Iberia Duoninsulo, la Sueboj en nordokcidenta Iberio, kaj la Vandala Regno en Nordafriko.[33] En la 6-a jarcento, la Lombardoj setliĝis en Norda Italio, anstataŭante la Ostrogotian regnon per grupigo de duklandoj kiuj provizore elektis reĝon por ke tiu regu super ĉiuj el ili. Fine de 6-a jarcento, tiu aranĝo estis jam anstataŭita pere de permanenta monarkio, nome Regno de Lombardoj.[36]

Tiuj "invadoj" alportis novajn etnajn grupojn al Eŭropo, kvankam kelkaj regionoj ricevis pli grandan influon de novaj popoloj ol aliaj. En Gaŭlio por ekzemplo, la novalvenintoj setliĝis multe pli etende en la nordoriento ol en la sudokcidento. Slavoj setliĝis en Centra kaj Orienta Eŭropo kaj en la Balkana Duoninsulo. La setlado de novaj popoloj estis akompanita de ŝanĝoj en la uzataj lingvoj. Latino, la klera lingvo de la Okcidenta Romia Imperio, estis laŭgrade anstataŭita de lokaj lingvoj kiuj evoluis el la Latino, sed estis jam diferencaj el tiu, kolektive konataj kiel latinidaj lingvoj. Tiuj ŝanĝoj el Latino al la novaj lingvoj okazis laŭlonge de kelkaj jarcentoj. Siavice la greka restis la lingvo de la Bizanza Imperio, sed la migrado de Slavoj aldonis la uzadon de Slavaj lingvoj en Orienta Eŭropo.[37]

Bizanca survivado

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bizanca Imperio.
Bizanca mozaiko montranta Justinianon kun la episkopo de Raveno (Italio), kun korteganoj.[38]
Bizanca mozaiko montranta Justinianon kun la episkopo de Raveno (Italio), kun korteganoj.[38]

Dum en Okcidenta Eŭropo okazis la formado de novaj regnoj, la Orienta Romia Imperio restis senŝanĝe kaj eĉ spertis ekonomian kreskon kiu daŭris ĝis la komenco de la 7a jarcento. Estis malmultaj invadoj en la orienta duono de la romia imperio; kaj plej el ili okazis en Balkanio. Paco kun la Sasanida Imperio, nome tradicia malamiko de Romio, daŭris laŭlonge de plej el la 5-a jarcento. La Orienta Imperio estis markita per pli fortaj rilatoj inter la politika ŝtato kaj la Kristana Eklezio, kaj la doktrinaj aferoj ekhavis tiom gravon en la politiko de la Orienta Imperio ol ili havis en Okcidenta Eŭropo tiuepoke. La disvolvigo de juro rezultis en la kodigo de la Romia juro; la unua klopodo — nome Codex Theodosianus — estis kompletigita en 438.[39] Sub la regado de la imperiestro Justiniano (r. 527–565), alia jurkompilado okazis — nome Corpus Juris Civilis.[40] Dum la regado de Justiniano okazis ankaŭ la konstruado de Hagia Sofia en Konstantinopolo kaj la rekonkero de Nordafriko el Vandaloj kaj de partoj de Italio el Ostrogotoj,[41] dun la regado de Belizaro (m. 565).[42] La konkero de Italio ne estsi kompletigita, ĉar mortiga eksplodo de plago en 542 kondukis la ceteron de la regno de Justiniano al koncentro en defendaj politikoj anstataŭ al pluaj konkeroj.[41]

Hiperpirono de imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (r. 1143–1180), montranta sian tipan tasformon. Tio ests montro de la forta ekonomio de la Bizanca Imperio.
Hiperpirono de imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (r. 1143–1180), montranta sian tipan tasformon. Tio ests montro de la forta ekonomio de la Bizanca Imperio.

Je la morto de la imperiestro, la Bizancanoj havis kontrolon de la Eksarĥlando de Raveno, kiu enhavis plej el Italio, Nordafriko, kaj eĉ malgranda zono de sudorienta Hispanio. La rekonkeroj de teritorioj fare de Justiniano estis kritikitaj de historiistoj kiel troetendaj de lia reala povo kaj preparantaj la grundon por la komencaj islamaj konkeroj, sed fakte multaj el la malfaciloj frontitaj de la posteuloj de Justiniano rilatis ne ĝuste al troa impostado por pagi liajn militojn sed al la esence civila naturo de la imperio, kio malfacilis la organizadon de trupoj.[43]

En la Orienta Imperio la iompostioma enveno en Balkanion de Slavoj aldonis plian malfacilon al la posteuloj de Justiniano. Tio okazis laŭgrade, sed fine de la 540-aj jaroj Slavaj triboj estis jam en Trakio kaj Iliriko, kaj estis venkintaj super imperia armeo ĉe Adrianopolo en 551. En la 560-aj jaroj la Avaroj eketendiĝis el sia bazo sur la norda bordo de la rivero Danubo; ĉirkaŭ la fino de la 6-a jarcento, ili estis la dominanta povo en Centra Eŭropo kaj kutime kapablis devigi la orientajn imperiestrojn pagi impostojn. Ili restis fortan povon ĝis 796.[44]

Aldona problemo kiun devis fronti la imperio venis kiel rezulto de la entrudo de la imperiestro Maurikios (r. 582–602) en la politikon de Persio kiam li intervenis en surtronigan disputon. Tio kondukis dekomence al periodo de paco, sed kiam Maurikios estis elpostenigita, la Persoj invadis kaj dum la regado de la imperiestro Heraklio (r. 610–641) kontrolis grandajn areojn de la imperio, kiel Egipto, Sirio, kaj Anatolio ĝis sukcesa kontraŭatako fare de Heraklio. En 628 la imperio sekurigis pactraktaton kaj rekuperis la tuton de siaj perditaj teritorioj.[45]

Okcidenta socio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka kuirarto.

En Okcidenta Eŭropo, kelkaj el la plej antikvaj romiaj elitfamilioj formalaperis dum aliaj eniris pli en ekleziaj ol en nereligiaj aferoj. Valoroj ligitaj al la latinlingva fakularo kaj al la edukado ĉefe malaperis, kaj kvankam la klereco restis grava, ĝi iĝis praktika metio pli ol signalo de elita statuso. En la 4-a jarcento, Hieronimo (m. 420) sonĝis, ke Dio grumblis lin pro pasigo de tempo legante verkojn de Cicero pli ol la Biblion. Ĉirkaŭ lae 6-a jarcento, Gregorio de Tours (m. 594) havis similan sonĝon, sed anstataŭ esti grumblita pro legado de Cicero, li estis admonita pro lernado de rapidskribado.[46] Ĉirkaŭ la fino de la 6-a jarcento, la ĉefaj rimedoj por religia instruado en la eklezio estiĝis muziko kaj arto pli ol la libro.[47] Plej intelektulaj klopodoj direktis sin al imitado de klasika fakularo, sed ankaŭ kelkaj originalaj verkoj estis kreitaj, kun nun-perditaj parolaj komponoj. La verkoj de Sidonjo Apolinaro (m. 489), Kasiodoro (m. ĉirkaŭ 585), kaj Boecio (m. ĉirkaŭ 525) estis ŝlosilaj tiuepoke.[48]

Ŝanĝoj okazis ankaŭ inter nereligiuloj, ĉar la aristokrata kulturo fokusis al grandaj festoj okazintaj en palacoj pli ol al kleraj celoj. Vestaĵoj por elitoj estis riĉe plibeligitaj per juveloj kaj oro. Senjoroj kaj reĝoj subtenis kunularojn de militistoj kiuj formis la kernon de la militaj fortoj. Tiaj kunuloj estis nomitaj comitatus[49] fae de historiistoj, kvankam tiu ne estis tiutempa termino. Ĝi estis adaptita en la 19-a jarcento el vorto uzita de la historiisto de la 2-a jarcento nome Tacito kiu priskribis la proksimajn kunulojn de senjoro aŭ reĝo.[50] La comitatus estis junulo kiuj supozite estos dediĉita al sia senjoro. Se ties ĵurita senjoro mortis batale, oni esperis, ke tiu kunulo luktos ankaŭ ĝis sia propra morto.[51] La familiaj ligiloj ene de la elitoj estis gravaj, same kiel la virtoj de fideleco, kuraĝo, kaj honoro. Tiuj ligiloj kondukis al la hegemonio de la feŭdo en la aristokrata socio, kies ekzemploj estis tiuj rilatitaj de Gregorio de Tours kiuj okazis en Merovida Gaŭlio. Plej feŭdoj ŝajne tuj finis per la pago de iu speco de kompenso.[52] Virinoj partoprenis en aristokrata socio ĉefe en siaj roloj kiel edzinoj kaj patrinoj de viroj, kaj la rolo de patrino de reganto estis speciale elstara en la Merovida Gaŭlio. En Anglosaksa socio la manko de multaj filoj regantoj signifis malpli altan rolon por virinoj kiel reĝinpatrinoj, sed tio estis kompensita per la pliiĝinta rolo ludita de abatinoj de monaĥinejoj. Nur en Italio ŝajne virinoj estis ĉiam konsideritaj sub la protektado kaj kontrolo de vira parenco.[53]

Rekonstruaĵo de frumezepoka kamparana vilaĝo en Bavario
Rekonstruaĵo de frumezepoka kamparana vilaĝo en Bavario

Kamparana socio estas multe malpli dokumentita ol ĉe la nobelaro. Plej el la survivanta informaro disponebla por historiistoj devenas el arkeologio; kelkaj detalaj skribitaj registroj dokumentantaj la vivo de kamparanoj restas el antaŭ la 9-a jarcento. Plej el la priskriboj pri la malaltaj klasoj venas ĉu el la jurkodoj ĉu de verkistoj el la supraj klasoj.[54] La modeloj de terposedo en Okcidento ne estis homogenaj; kelkaj areoj havis ege fragmentitajn terposedajn modelojn, sed en aliaj areoj grandaj apudigitaj terblokoj estis la kutimo. Tiuj diferencoj ebligis ampleksan varion de kamparanaj socioj, kelkaj dominataj de aristokrataj terposedantoj kaj aliaj havantaj grandan proporsion de aŭtonomeco.[55] Ankaŭ tersetlado ege variis. Kelkaj kamparanoj vivis en grandaj setlejoj kiuj estis tiom loĝataj kiom ĝis de 700 loĝantoj. Aliaj vivis en malgrandaj grupoj de nur kelkaj familioj kaj ankaŭ aliaj vivis en izolaj farmoj disaj tra la tuta kamparo. Estis ankaŭ areoj en kiuj la modelo estis mikso de du aŭ pliaj el tiuj sistemoj.[56] Malkiel en la fino de la Romia periodo, ne estis klara rompo inter la juraj statusoj de la liberaj kamparanoj kaj de la aristokratoj, kaj tial eblis por familio de libera kamparano stari al la aristokrataro pere de kelkaj generacioj tra militservo al povega senjoro.[57]

La vivo kaj kulturo de Romo ege ŝanĝiĝis en la frua Mezepoko. Kvankam la urboj de Italio restis loĝataj ili ege malpliiĝis laŭ grando. Romo, por ekzemplo, reduktiĝis el loĝantaro de centoj de miloj al ĉirkaŭ 30 000 je la fino de la 6-a jarcento. Romiaj temploj estis konvertitaj en kristanaj preĝejoj kaj urbaj muregoj restis uzataj.[58] Ankaŭ en Norda Eŭropo, urboj malgrandiĝis, dum civilaj monumentoj kaj aliaj publikaj konstruaĵoj estis rabitaj por akiri konstrumaterialojn. La establado de novaj regnoj ofte rezultis en kresko de la urboj elektitaj kiel ĉefurboj.[59] Kvankam estis estintaj judaj komunumoj en multaj romiaj urboj, la Judoj suferis periodojn de persekutado post la konverto de la imperio al kristanismo. Oficiale ili estis tolerataj, sed suferantaj konvertoklopodojn, kaj foje ili eĉ estis kuraĝigitaj setliĝi en novaj areoj.[60]

Apero de Islamo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama ekspansio.
Komenco de la Islama ekspansio; malhelbrune: Ekspansio de Muhammad, 622–632; helbrune: Ekspansio dum la Raŝiduna Kaliflando, 632–661; flave: Ekspansio dum la Umajida Kaliflando, 661–750.
Komenco de la Islama ekspansio; malhelbrune: Ekspansio de Muhammad, 622–632; helbrune: Ekspansio dum la Raŝiduna Kaliflando, 632–661; flave: Ekspansio dum la Umajida Kaliflando, 661–750.

Religiaj kredoj en la Orienta Romia Imperio kaj la najbara Irano estis en konfliktoj dum la fino de la 6-a kaj komenco de la 7-a jarcentoj. Judismo estis aktiva propagandema religio, kaj almenaŭ unu araba politikestro konvertiĝis al judismo. Nome Du Nuvas, reganto de tio kio estas nuntempe Jemeno, konvertiĝis en 525 kaj lia posta persekutado al kristanoj kondukis al la invado kaj konkero de lia regno fare de la Aksumitoj de Etiopio.[61] Kristanismo havis aktivajn misiojn konkurence kun la Zoroastrismo de persoj serĉante konvertitojn, speciale inter loĝantoj de la Araba Duoninsulo. Ĉiuj tiuj tendencoj konfliktiĝis kun la apero de Islamo en Arabio dum la vivodaŭro de Muhammad (m. 632).[62] Post lia morto, islamaj fortoj konkeris multon de la Orienta Romia Imperio kaj Persio, starte per Levantenio en 634–635, kontinue per Persio inter 637 kaj 642, atingante Egipton en 640–641, kaj Nordafrikon en la fino de la 7-a jarcento, kaj la Iberian Duoninsulon en 711.[63] Ĉirkaŭ 714, la islamaj fortoj kontrolis multon de la duoninsulo en regiono kiun ili nomis Al-Andalus.[64]

La islamaj konkeroj atingis sian pinton meze de la 8-a jarcento. La malvenko de la islamaj fortoj en la Batalo de Tours en 732 kondukis al la rekonkero de suda Francio fare de Frankoj, sed la ĉefa tialo por la halto de la islama kresko en Eŭropo estis la renverso de la Umajida Kaliflando kaj ties anstataŭo fare de la Abasida Kaliflando. La Abasidoj translokigis sian ĉefurbon al Bagdado kaj estis pli interesataj en Mezoriento ol en Eŭropo, kaj perdis kontrolon de partoj de la islamaj teroj. Umajidaj posteuloj ekkontrolis la Iberian Duoninsulon, la Aglabidoj kontrolis Nordafrikon, kaj la Tulunidoj iĝis regantoj de Egipto.[65] Meze de la 8-a jarcento, novaj komercvojoj aperis en la Mediteraneon; komerco inter la Frankoj kaj la Araboj anstataŭis la iaman romian ekonomion. Frankoj komercigis lignon, felojn, glavojn kaj sklavojn repage por silkoj kaj aliaj fabrikaĵoj, spicoj, kaj valoraj metaloj el araboj.[66]

Komerco kaj ekonomio

Mezepoka plugilo.
Mezepoka plugilo.

La migradoj kaj invadoj de la 4-a kaj 5-a jarcentoj malfaciligis la komercretojn de la Mediteraneo. Varoj el Afriko jam ne plu estis importitaj en Eŭropon, unue malaperantaj el la interno kaj ĉirkaŭ la 7-a jarcento troveblaj nur en kelkaj urboj kiel Romo aŭ Napolo. Fine de la 7-a jarcento, pro la efiko de la islamaj konkeroj, produktoj el Afriko ne estis plu troveblaj en Okcidenta Eŭropo. La anstataŭo de varoj el longdistanca komerco per lokaj produktoj estis tendenco tra la tutaj malnovaj teritorioj de Romio okazis jam en la frua Mezepoko. Tio estis speciale notita en la teroj kiuj ne estas ĉe la Mediteraneo, kiel norda Gaŭlio aŭ Britio. Ne-lokaj varoj aperintaj en la arkeologia registro estas kutime luksaj varoj. En la nordaj partoj de Eŭropo, ne nur estis lokaj komercretoj, sed la varoj portitaj estis tre simplaj, kiel malgrandaj ceramikaĵoj aŭ aliaj kompleksja produktoj. Ĉe la Mediteraneo, ceramiko restis hegemonia en la komerco kaj ŝajne estis komercita tra mez-distancaj retoj, ne nur surloke.[67]

Ĉiuj variaj ĝermanaj ŝtatoj en la okcidento havis monfarejojn kiuj imitis ekzistantajn romiajn kaj bizancajn formojn. Oro plue estis stampita ĝis la fino de la 7-a jarcento en 693-94 kiam ĝi estis anstataŭita per arĝento en la Merovida regno. La baza franka arĝenta monero estis la denarodeniero, dum la anglo-saksa versio estis nomita penco. El tiuj areoj, la deniero aŭ penco disvastiĝis tra tuta Eŭropo el 700 ĝis 1000. Moneroj el kupro aŭ bronzo ne estis pregitaj, nek oro escepte en Suda Eŭropo. Neniu arĝenta monero nomita en multaj unuoj estis pregitaj.[68]

Eklezio kaj monaĥismo

Bildo de la 11-a jarcento pri la papo Gregorio la 1-a diktante al sekretario.
Bildo de la 11-a jarcento pri la papo Gregorio la 1-a diktante al sekretario.

Kristanismo estis grava uniiganta faktoro inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropoj antaŭ la arabaj konkeroj, sed la konkero de Nordafriko interrompis markonektojn inter tiuj areoj. Pli kaj pli, la Bizanca Eklezio diferenciĝis laŭ lingvo, praktikoj, kaj liturgio el la Okcidenta Eklezio. La Orienta Eklezio uzis la grekan - kiel en la epoko de Prakristanismo - anstataŭ la Latinon de Okcidento. Teologiaj kaj politikaj diferencoj aperis, kaj ĉirkaŭ la komenco kaj mezo de la 8-a jarcento aferoj kiel ikonoklasteco, pastra geedzeco, kaj ŝtata kontrolo de la Eklezio plilarĝiĝis ĝis la etendo ke kulturaj kaj religiaj diferencoj estis pli grandaj ol la similaĵoj.[69] La formala rompo, konata ankaŭ kiel Orient-okcidenta skismo, okazis en 1054, kiam la roma papo kaj la Patriarko de Konstantinopolo polemikis pri la papa superco kaj ekskomunikis unu la alian, kio kondukis al la divido de kristanismo en du eklezioj — nome la okcidenta branĉo iĝis la Roma Katolika Eklezio kaj la orienta branĉo iĝis la Orienta Kristana Eklezio.[70]

La hierarkio de la eklezia strukturo de la Romia Imperio survivis la movadojn kaj invadojn en okcidenton preskaŭ sentuŝe, sed la papeco estis malmulte atentita, kaj malmultaj el la okcidentaj episkopoj dekomence konsideris la episkopo de Romo por religia aŭ politika estreco. Multaj el la papoj antaŭ 750 estis pli interesataj pri la bizancaj aferoj kaj la orientaj teologiaj polemikoj. La registritaj, aŭ arkivitaj kopioj de la leteroj, de la Papo Gregorio la 1-a (papo en 590–604) survivis, kaj el tiuj pli ol 850 leteroj, nome la vasta majoritato tems pri aferoj en Italio aŭ Konstantinopolo. La nura parto de Okcidenta Eŭropo en kiu la papeco havis influon estis Britio, kien Gregorio estis sendinta la Gregorian mision en 597 por konverti la anglo-saksojn al kristanismo.[71] Irlandaj misiistoj estis pli aktivaj en Okcidenta Eŭropo inter la 5-a kaj la 7-a jarcentoj, irante unua al Anglio kaj Skotlando kaj poste al la kontinento. Laŭ monaĥoj kiel Kolumbao (m. 597) kaj Kolombano (m. 615), ili fondis monaĥejojn, instruis en Latino kaj greka, kaj aŭtoris religiajn kaj nereligiajn verkojn.[72]

Benedikto de Nursio verkanta sian Regulon, de Hermann Nigg (1849–1928).
Benedikto de Nursio verkanta sian Regulon, de Hermann Nigg (1849–1928).

Dum la frua Mezepoko okazis la apero de la monaĥismo en Okcidento. La formo de la eŭropa monaĥismo estis determinita de tradicioj kaj ideoj kiuj originiĝis el la Patroj de la dezerto de Egipto kaj Sirio. Plej el la eŭropaj monaĥejoj estis de la tipo kiu fokusas al la komunuma sperto de la spirita vivo nomita cenobitismo, kiu estis pionirita de Pakomjo (m. 348) en la 4-a jarcento. Monaĥaj idealoj estis disvastigitaj el Egipto al Okcidenta Eŭropo en la 5-a kaj 6-a jarcentoj tra hagiografia literaturo kiel la Vivo de la beata Antonio.[73] Benedikto de Nursio (m. 547) verkis la Benediktanan regulon por la okcidenta monaĥismo dum la 6-a jarcento, detale pri la administraj kaj spiritaj respondecoj de komunumo de monaĥoj estritaj de abato.[74] Monaĥoj kaj monaĥejoj havis profundan efikon sur la religia kaj politika vivo de la frua Mezepoko, en variaj okazoj funkciantaj kiel terposedaj centroj por povegaj familioj, centroj de propagando kaj reĝa subteno en ĵus konkeritaj regionoj, kaj bazoj por misioj kaj prozelitismo.[75] Ili estis la ĉefaj kaj foje nuraj centroj de edukado kaj klereco en apartaj regionoj. Multaj el la survivantaj manuskriptoj de la latinlingvaj klasikaĵoj estis kopiitaj en monaĥejoj en la frua Mezepoko.[76] Monaĥoj estis ankaŭ la aŭtoroj de novaj verkoj, kiel pri historio, teologio, kaj aliaj fakoj, verkitaj de aŭtoroj kiel Bede (m. 735), devena el norda Anglio kiu verkis fine de la 7-a kaj komenco de la 8-a jarcentoj.[77]

Karolida Imperio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karolida Imperio.
Karolida Imperio.
Karolida Imperio.

La Karolida Imperio estas historiografia termino uzata por aludi al Franka Imperio kiu konsistis en dominado de la karolida dinastio de la 8-a jarcento al la 9-a jarcento en Okcidenta Eŭropo. Tiu periodo de la eŭropa historio derivas de la politiko de la reĝoj frankaj, Pipino la pli juna kaj Karolo la Granda, kiu okazigis klopodon rekuperi en la politika, religia kaj kultura medioj de la mezepoka epoko. La kronigo de Karolo la Granda kiel imperiestro en Romo estis grava fakto kiel signo de fakta restaŭro de la Okcident-Romia Imperio (en latina: Imperium Romanorum Occidentalium). Post ties partigo fare de la Traktato de Verdun en 843, ĝi estos sukcedita post unu jarcento de la Regno de Francio en sia okcidenta parto, kaj de la Sankta Romia Imperio oriente.

Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de sia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato Karlomano. Tamen tiu subite mortis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno daŭrigis la politikon de sia patro rilate al papoj kaj iĝis ties protektanto, forigante la Lombardojn el povo en norda Italio, kaj kondukante invadon kontraŭ Al-Andalus. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la popoloj orientaj, kristanigis ilin sub minaco de mortopuno, foje alvenante al okazoj kiaj la Masakro de Verden. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "imperiestro" fare de la papo Leono la 3-a kristnaske en la malnova Baziliko Sankta Petro de Romo.

Meza mezepoko

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Meza mezepoko.
Eŭropo kaj Mediteraneo en la jaro 1190
Eŭropo kaj Mediteraneo en la jaro 1190

Kiel meza mezepoko oni nomas en la mezepokismo la epokon daŭrantan ekde la mezo de la 11-a jarcento ĝis la mezo de la 13-a jarcento en la Mezepoko, do proksimume de 1050 ĝis 1250. La historiistoj ligas ĉi tiun terminon ĉefe kun la latinkristana Eŭropo (precipe okcidenta kaj meza Eŭropo). Por la najbaraj bizanca kaj la islama kampoj same kiel por la ekstereŭropa historio la termino tute ne aŭ nur limigite estas ĝusta la, kvankam la historio esplor nepre konsideras ĝuste Bizancon kaj la islaman kulturspacon. La mezan mezepokon antaŭas la frua mezepoko. La epokon sekvantan la mezan mezepokon oni nomas malfrua mezepoko.

La Meza mezepoko estis la formadperiodo en la historio de la moderna okcidenta ŝtato. Reĝoj de Francio, Anglio, kaj Hispanio plifirmigis sian povon, kaj kreis longdaŭrajn regantajn instituciojn.[78] Novaj regnoj kiel Hungario kaj Pollando, post siaj konvertoj al kristanismo, estiĝis potencoj de Centra Eŭropo.[79] La madjaroj setliĝis en Hungarion ĉirkaŭ 900 sub la reĝo Árpád (m. ĉ. 907) post serio de invadoj en la 9-a jarcento.[80] La papeco, delonge ligita al ideologio de sendependeco el sekularaj reĝoj, unuafoje asertis sian postulon al politika aŭtoritato super la tuta kristana mondo; la Papa Monarkio atingis sian pinton komence de la 13-a jarcento dum la paporego de Inocento la 3-a (1198–1216).[81] Nordaj Krucmilitoj kaj la antaŭeniro de kristanaj regnoj kaj de militordenoj en iam paganaj regionoj en Baltio kaj Finna nordoriento alportis devigan asimiladon de nombraj indiĝenaj popoloj en la novan Eŭropan kulturon.[82]

Frederiko la 1-a Barbarossa en kroniko el la 13-a jarcento.
Frederiko la 1-a Barbarossa en kroniko el la 13-a jarcento.

Dum la meza Mezepoko, Germanio estis regata de la Ottoida dinastio, kiu luktis por kontroli la povegajn dukojn kiuj regis super etnoteritoriaj duklandoj kiuj datis el la periodo de migradoj. En 1024, ili estis anstataŭataj de la Salia dinastio, kiu fame konfliktis kun la papeco dum la regado de la imperiestro Henriko la 4-a (r. 1084–1105) pri la ekleziaj nomumoj kiel parto de la Investitura Polemiko.[83] Liaj posteuloj plue luktis kontraŭ la papeco same kiel la germana nobelaro. Periodo de nestabileco sekvis la morton de la imperiestro Henriko la 5-a (r. 1111–25), kiu mortis sen lasi heredantojn, ĝis Frederiko la 1-a Barbarossa (r. 1155–90) ekhavis la imperian tronon.[84] Kvankam li regis efektive, la bazaj problemoj restis, kaj liaj posteuloj plue luktis en la 13-a jarcento.[85] la nepo de Barbarossa nome Frederiko la 2-a (r. 1220–1250), kiu estis ankaŭ lia heredanto al la trono de Sicilio tra sia patrino, konfliktis ripete kun la papeco. Lia kortego estis fama pro siaj fakuloj kaj li estis ofte akuzita pro herezo.[86] Li kaj liaj sukcedantoj frontis multajn malfacilojn, kiel la invadon de Mongoloj en Eŭropon meze de la 13-a jarcento. Mongoloj unue detruis la princlandojn de Kieva Rus' kaj poste invadis Orentan Eŭropon en 1241, 1259, kaj 1287.[87]

Krucmilitoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Krucmilitoj, Reconquista kaj Nordaj Krucmilitoj.
Krak des Chevaliers estis konstruita dum la Krucmilitoj fare de la Ordeno de Sankta Johano.[88]
Krak des Chevaliers estis konstruita dum la Krucmilitoj fare de la Ordeno de Sankta Johano.[88]

Krucistaj militojkrucmilitojkrucistaj ekspedicioj estis soldataj ekspedicioj, proklamitaj fare de papo nome de la Latina eklezio celantaj teorie igi praktikeblaj la pilgrimajn vizitojn al la Sanktaj Lokoj kaj samtempe remeti en kristanajn manojn la sanktejojn okupitajn aŭ detruitajn fare de islamanoj. Do militaj bataloj disvolviĝis dekomence kaj teorie kontraŭ nekredantoj kies konvertiĝo ne estis la unua celo. Dum la Mezepoko en Eŭropo estis kiel nekredantoj konsiderataj ne nur paganoj, sed ankaŭ islamanoj, judoj kaj herezuloj.

La partoprenantoj de la krucmilitoj, nome la kruckavaliroj, kutime markiĝis per ruĝa signo de kruco (de tie ilia nomigo) kaj ili uzis ŝirmon de katolika eklezio. La unuan krucmiliton proklamis papo Urbano la 2-a en la jaro 1095. Ĝia celo estis konkeri Sanktan landon kaj liberigi lokojn sanktulajn por la kristanoj el la manoj de la islamanoj - hegemonie de selĝukaj turkoj. La lastan krucmiliton klopodis organizi komence de la 16-a jarcento Leono la 10-a kontraŭ la osmanidaj turkoj. Komencinte la militiron en Sanktan landon iom post iom formiĝis ideologio de la krucmilitoj.

Arkitekturo, arto kaj muziko

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka muziko.

En la 10-a jarcento la establado de preĝejoj kaj monaĥejoj kondukis al la disvolvigo de ŝtona arkitekturo kiu prilaboris surlokajn romiajn formojn, el kio deriviĝis la termino "romanika". Kie disponeble, romiaj konstruaĵoj el briko kaj ŝtono estis reciklitaj por reuzi ties konstrumaterialojn. El la provizoraj komencoj konataj kiel "Unua Romaniko", la stilo floris kaj disvastiĝis tra Eŭropo en rimarkinda homogena formo. Ĝuste antaŭ la jaro 1000 estis granda tajdo de konstruado de ŝtonaj preĝejoj tra tuta Eŭropo.[89] Romanikaj konstruaĵoj havas amasajn ŝtonmuregojn, malfermaĵojn sub duon-cirklaj arkoj, malgrandajn fenestrojn, kaj, partikulare en Francio, arkohavajn ŝtonvolbojn.[90] La grandaj portaloj kun koloraj skulptaĵoj en altreliefo iĝis centra trajto de fasadoj, speciale en Francio, kaj la kapiteloj de kolonoj estis ofte ĉizitaj montrante rakontajn scenojn de imagitaj monstroj kaj animaloj.[91] Laŭ arthistoriisto Charles Reginald Dodwell, "virtuale ĉiuj preĝejoj en Okcidento estis dekoraciitaj per murpentraĵoj", el kiuj kelkaj survivas.[92] Samtempe kun la disvolvigo en la arkitekturo de preĝejoj, la distinga eŭropa formo de la kastelo estis disvolvigita kaj iĝis ŝlosila al politiko kaj miltfarado.[93]

Romanika arto, speciale metala, estis plej grava en Moza arto, en kiu distingaj artaj gravuloj kiel Nikolao de Verduno (m. 1205) elstariĝis, kaj preskaŭ klasika stilo estas videbla en verkoj kiel la baptujo de la Sankta Bartolomeo de Lieĝo,[94] kontraste kun la torditaj animaloj de la ĝuste samtempa Kandelingo de Gloucester. Grandaj iluminitaj biblioj kaj aliaj religiaj libroj estis la tipaj formoj de luksaj manuskriptoj, kaj murpentrarto floris en preĝejoj, ofte sekvante skemon kun Lasta juĝo sur la okcidenta muro, kaj Kristo Majesta sur la orienta pinto, kaj rakontaj bibliaj scenoj laŭlonge de la navo, aŭ en la plej bone survivanta ekzemplo, en Saint-Savin-sur-Gartempe, sur la tegmento kiel barelvolbo.[95]

La gotika interno de la Katedralo de Laon, Francio.
La gotika interno de la Katedralo de Laon, Francio.

El la komenco de la 12-a jarcento, francaj konstruistoj disvolvigis la gotikan stilon, markitan per la uzado de kruconervuraj volboj, pintarkoj, apogarkoj, kaj grandaj fenestroj kun vitraloj. Ĝi estis uzata ĉefe en preĝejoj kaj katedraloj kaj plue estis uzataj ĝis la 16-a jarcento en multo de Eŭropo. Klasikaj ekzemploj de gotika arkitekturo estas la Katedralo de Chartres kaj la Katedralo de Reims en Francio same kiel la Katedralo de Salisbury en Anglio.[96] Vitraloj iĝis ŝlosila elemento en la dezajno de preĝejoj, kiu plue uzis etendajn murpentraĵojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj perdiĝis.[97]

Dum tiu periodo la praktiko de manuskripta iluminado laŭgrade pasis el monaĥejoj al metiaj atelieroj, tiel ke laŭ Janetta Benton "ĉirkaŭ la jaro 1300 plej monaĥoj aĉetis siajn librojn en vendejoj",[98] kaj la horlibroj disvolviĝis kiel formo de adorseva libro por normaluloj, nefakuloj. Metalaĵoj plue estis la plej prestiĝa formo de arto, kaj la emajlo de Limoĝo estis populara kaj relative akirebla elekto por objektoj kiel relikvujoj kaj krucoj.[99] En Italio la plinovigoj de Cimabue kaj Duccio, sekvitaj de la verkoj de la majstro de la Trecento nome Giotto (m. 1337), ege plialtigis la rafinitecon kaj statuson de la tabulpentrarto kaj fresko.[100] Pliiĝanta prospero dum la 12-a jarcento rezultis en pli grandan produkton de nereligia arto; multaj objektoj el ĉizita eburo kiel ludo-pecoj, kombiloj, kaj malgrandaj religiaj figuroj survivis.[101]

Malfrua mezepoko

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fina Mezepoko.
Kamparanoj preparante kampon por vintro per erpilo kaj semante vintran grenon. La fono montras la Luvran kastelon, ĉ. 1410.
Kamparanoj preparante kampon por vintro per erpilo kaj semante vintran grenon. La fono montras la Luvran kastelon, ĉ. 1410.

Kiel fina mezepokomalfrua mezepoko oni nomas en la mezepokismo la epokon daŭrantan ekde la mezo de la 13-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a jarcento en la Mezepoko, do proksimume de 1250 ĝis 1500. Ĝi sekvis post la nomita Meza mezepoko kaj antaŭis la komencon de la moderna epoko (kaj en multo de Eŭropo, de la Renesanco).[102]

Ĉirkaŭ 1300, jarcentoj de prospero kaj kresko en Eŭropo venis al halto. Serio de malsategoj kaj plagoj, kiel la Granda malsatego de 1315-1317 kaj la Nigra morto, malpliigis la loĝantaron al ĉirkaŭ duono de tio kio estis antaŭ la katastrofoj.[103] Kun la senhomigo venis socia maltrankvilo kaj endemia milito-stato. Francio kaj Anglio suferis gravajn kamparanajn ribelojn, kiel tiuj de la Jacquerie kaj de la Angla kamparana ribelo, same kiel ĉirkaŭ unu jarcento de intermita konfliktaro, nome la Centjara milito. Aldone al multaj problemoj de la periodo, la unueco de la Katolika Eklezio estis portempe maltrankviligita de la okcidenta skismo. Kolektive, tiuj okazaĵoj estas foje nomataj Krizo de la Fina Mezepoko.[104]

Spite la krizojn, la 14a jarcento estis ankaŭ epoko de granda progreso en artoj kaj sciencoj. Laŭ plinoviga intereso en antikvaj grekaj kaj latinaj tekstoj kiuj devenis el la Frua Mezepoko, ekis la Itala Renesanco. La akcepto de klasikaj tekstoj jam estis startinta antaŭ la Renesanco de la 12-a jarcento pere de kontaktoj kun Araboj dum la Krucmilitoj, sed la disponeblo de gravaj grekaj tekstoj akceliĝis pro la Konkero de Konstantinopolo fare de la Otomanaj Turkoj, kiam multaj Bizancaj fakuloj devis serĉi rifuĝon en Okcidento, partikulare en Italio.[105]

Socio kaj ekonomio

Socio tra tuta Eŭropo estis tuŝita de dislokigoj okazigitaj de la Nigra Morto. Tero kiuj estis relative produktivaj estis abandonitaj, ĉar la survivantoj povis akiri pli fruktodonajn areojn.[106] Kvankam servuteco malpliiĝis en Okcidenta Eŭropo ĝi iĝis pli ofta en Orienta Eŭropo, dum terposedantoj trudis ĝin al tiuj el ties laboristoj kiuj antaŭe estis liberaj.[107] Plej kamparanoj en Okcidenta Eŭropo sukcesis ŝanĝi la trudlaboron kiujn ili estis antaŭe plenumintaj al siaj senjoroj kontraŭ monrentoj.[108] La procento de servutuloj inter la kampanaro malpliiĝis el tiom alta de 90 ĝis 50 procento je la fino de la periodo.[109] Ankaŭ senjoroj iĝis pli konsciaj pri komunaj interesoj kun siaj aliaj teruzantoj, kaj ili aliĝis al opozicio al trudado de privilegioj el iliaj registaroj. Parte pro la premo de terposedantoj, registaroj klopodis leĝigi revenon al la ekonomiaj kondiĉoj kiuj ekzistis antaŭ la Nigra Morto.[108] Nekleruloj iĝis pli kaj pli kleraj, kaj la urbaj loĝantaroj ekimitis la interesojn de la nobelaro por kavalerio.[110]

Judaj komunumoj estis elpelitaj el Anglio en 1290 kaj el Francio en 1306. Kvankam kelkaj estis rajtigitaj reveni en Francion, plej ne ricevis tian rajtigon, kaj multaj judoj elmigris orienten, el Pollando kaj Hungario.[111]La judoj estis elpelitaj ankaŭ el Hispanio en 1492, kaj disigitaj en Turkion, Francion, Italion, kaj Nederlandon.[60] La starigo de la banka sistemo en Italio dum la 13-a jarcento plue tra la 14-a jarcento, havigis energion parte pro la pliiganta militagado de la periodo kaj pro la necesoj de la papeco movigi monon inter la regnojn. Multaj bankaj firmaoj pruntedonis monon al la reĝoj, grandriske, ĉar kelkaj suferis bankrompon kiam la reĝoj ne redonis iliajn pruntojn.[112] Tio okazis al la familioj Bardi kaj Peruzzi en la 1340-aj jaroj kiam la reĝo Eduardo la 3-a de Anglio ne redonis al ili siajn prunteprenojn.[112]

Bildaro

Kulturo

Miniaturo pri mezepoka bankedo.
Miniaturo pri mezepoka bankedo.

Mezepoka kuirarto inkluzivas manĝaĵojn, manĝkutimojn kaj kuirajn metodojn de diversaj eŭropaj kulturoj dum la Mezepoko, kiuj daŭris de la 5-a ĝis la 15-a jarcento. Dum ĉi tiu periodo, dietoj kaj kuirado ŝanĝiĝis malpli ol en la frua moderna periodo sekvanta, kiam tiuj ŝanĝoj helpis meti la bazojn por moderna Eŭropa kuirarto. Cerealoj restis la plej grava bazo dum la Alta Mezepoko ĉar rizo estis enkondukita malfrue, kaj la terpomo estis nur enmetita en 1536, kun multe pli posta dato por ampleksa konsumado. Hordeo, aveno kaj sekalo estis la manĝaĵoj de malriĉuloj. Tritiko estis por la regantaj klasoj. Ĉi tiuj estis konsumitaj kiel pano, kaĉo, gruelo kaj pasto de ĉiuj membroj de la socio. Faboj kaj legomoj estis gravaj suplementoj por la cereal-bazita dieto de la pli malaltaj klasoj. La faboj estis el la Nova Mondo kaj estis enkondukitaj post la kolumba interŝanĝo en la 16-a jarcento.)

Diversaĵoj

  • La malgranda alteco de homoj en la mezepoko estas vaste disvastiĝinta, sed nuntempe refutita opinio. Esploroj ĉe skeletoj en la lastaj jardekoj montriĝis, ke la meza alto de la mezepoka homo kompareblas al tiu de la homoj komence de la 20-a jarcento.
  • Eŭropo spertis en la maza mezepoko gravan varmoperiodon, tiel ke en Anglujo oni kreskigis vitojn.

Nur en la 14-a / 15-a jarcento malpliboniĝis la klimato kaj estiĝis la tiel nomata malgranda glacia epoko. Pro tio ŝanĝis la nutrado kaj parte estiĝis subnutrado, kio kaŭzis malaltiĝon de la averaĝa korpoalto dum la sekvaj jarcentoj.

Mezepoko en modernaj kulturo, arto kaj literaturo

La kulturo de Mezepoko kaj partikulare de militistoj, kavalerio ktp., enmodiĝis speciale en la komenco de la 19-a jarcento ligite al la disvastigo de la Romantikismo kiu vidis idealojn en pasintaj epokoj, tre religihegemoniaj periodoj, konservismaj sintenoj, ekzotismo ktp. Tio rezultis ekzemple en popularigo de historia romano pri mezepokaj temoj, kiel tiuj de Walter Scott, Washington Irving, Enrique Gil y Carrasco ktp. Samtempe kaj en aliaj kuntekstoj, nome en arkitekturo, disvolviĝis kiel aparta stilo la novgotiko, kiel revivigo de la gotika arkitekturo.

Vidu ankaŭ

Romanika kapitelo.
Romanika kapitelo.

Notoj

  1. Tansey, et al. Gardner's Art Through the Ages p. 242
  2. Cunliffe Europe Between the Oceans pp. 391–393
  3. Collins Early Medieval Europe pp. 3–5
  4. 4,0 4,1 Heather Fall of the Roman Empire p. 111
  5. 5,0 5,1 Brown World of Late Antiquity pp. 24–25
  6. Collins Early Medieval Europe p. 9
  7. Collins Early Medieval Europe p. 24
  8. Cunliffe Europe Between the Oceans pp. 405–406
  9. Collins Early Medieval Europe pp. 31–33
  10. Brown World of Late Antiquity p. 34
  11. Brown World of Late Antiquity pp. 65–68
  12. Brown World of Late Antiquity pp. 82–94
  13. Collins Early Medieval Europe p. 51
  14. Bauer History of the Medieval World pp. 47–49
  15. Bauer History of the Medieval World pp. 56–59
  16. Bauer History of the Medieval World pp. 80–83
  17. Collins Early Medieval Europe pp. 59–60
  18. 18,0 18,1 Cunliffe Europe Between the Oceans p. 417
  19. James Europe's Barbarians pp. 67–68
  20. Bauer History of the Medieval World pp. 117–118
  21. Wickham Inheritance of Rome p. 79
  22. Wickham Inheritance of Rome p. 86
  23. Collins Early Medieval Europe pp. 116–134
  24. Brown, World of Late Antiquity, pp. 122–124
  25. Wickham, Inheritance of Rome, pp. 95–98
  26. Wickham, Inheritance of Rome, pp. 100–101
  27. Collins, Early Medieval Europe, p. 100
  28. 28,0 28,1 Collins, Early Medieval Europe, pp. 96–97
  29. Wickham, Inheritance of Rome, pp. 102–103
  30. Backman, Worlds of Medieval Europe, pp. 86–91
  31. Coredon Dictionary of Medieval Terms p. 261
  32. James Europe's Barbarians pp. 82–88
  33. 33,0 33,1 James Europe's Barbarians pp. 77–78
  34. James Europe's Barbarians pp. 79–80
  35. 35,0 35,1 James Europe's Barbarians pp. 78–81
  36. Collins Early Medieval Europe pp. 196–208
  37. Davies Europe pp. 235–238
  38. Adams History of Western Art pp. 158–159
  39. Wickham Inheritance of Rome pp. 81–83
  40. Bauer History of the Medieval World pp. 200–202
  41. 41,0 41,1 Bauer History of the Medieval World pp. 206–213
  42. Collins Early Medieval Europe pp. 126, 130
  43. Brown "Transformation of the Roman Mediterranean" Oxford Illustrated History of Medieval Europe pp. 8–9
  44. James Europe's Barbarians pp. 95–99
  45. Collins Early Medieval Europe pp. 140–143
  46. Brown World of Late Antiquity pp. 174–175
  47. Brown World of Late Antiquity p. 181
  48. Brown "Transformation of the Roman Mediterranean" Oxford Illustrated History of Medieval Europe pp. 45–49
  49. Koncepto el kiu devenis tiu de grafo.
  50. Coredon Dictionary of Medieval Terms p. 80
  51. Geary Before France and Germany pp. 56–57
  52. Wickham Inheritance of Rome pp. 189–193
  53. Wickham Inheritance of Rome pp. 195–199
  54. Wickham Inheritance of Rome p. 204
  55. Wickham Inheritance of Rome pp. 205–210
  56. Wickham Inheritance of Rome pp. 211–212
  57. Wickham Inheritance of Rome p. 215
  58. Brown "Transformation of the Roman Mediterranean" Oxford Illustrated History of Medieval Europe pp. 24–26
  59. Gies kaj Gies Life in a Medieval City pp. 3–4
  60. 60,0 60,1 Loyn "Jews" Middle Ages p. 191
  61. Collins Early Medieval Europe pp. 138–139
  62. Collins Early Medieval Europe pp. 143–145
  63. Collins Early Medieval Europe pp. 149–151
  64. Reilly Medieval Spains pp. 52–53
  65. Brown "Transformation of the Roman Mediterranean" Oxford Illustrated History of Medieval Europe p. 15
  66. Cunliffe Europe Between the Oceans pp. 427–428
  67. Wickham Inheritance of Rome pp. 218–219
  68. Grierson "Coinage and currency" Middle Ages
  69. Collins Early Medieval Europe pp. 218–233
  70. Davies Europe pp. 328–332
  71. Wickham Inheritance of Rome pp. 170–172
  72. Colish Medieval Foundations pp. 62–63
  73. Lawrence Medieval Monasticism pp. 10–13
  74. Lawrence Medieval Monasticism pp. 18–24
  75. Wickham Inheritance of Rome pp. 185–187
  76. Hamilton Religion in the Medieval West pp. 43–44
  77. Colish Medieval Foundations pp. 64–65
  78. Backman Worlds of Medieval Europe pp. 283–284
  79. Barber Two Cities pp. 365–380
  80. Davies Europe p. 296
  81. Backman Worlds of Medieval Europe pp. 262–279
  82. Barber Two Cities pp. 371–372
  83. Backman Worlds of Medieval Europe pp. 181–186
  84. Jordan Europe in the High Middle Ages pp. 143–147
  85. Jordan Europe in the High Middle Ages pp. 250–252
  86. Denley "Mediterranean" Oxford Illustrated History of Medieval Europe pp. 235–238
  87. Davies Europe p. 364
  88. Kaufmann and Kaufmann Medieval Fortress pp. 268–269
  89. Benton Art of the Middle Ages p. 55
  90. Adams History of Western Art pp. 181–189
  91. Benton Art of the Middle Ages pp. 58–60, 65–66, 73–75
  92. Dodwell Pictorial Arts of the West p. 37
  93. Benton Art of the Middle Ages pp. 295–299
  94. Lasko Ars Sacra pp. 240–250
  95. Benton Art of the Middle Ages pp. 91–92
  96. Adams History of Western Art pp. 195–216
  97. Benton Art of the Middle Ages pp. 185–190; 269–271
  98. Benton Art of the Middle Ages p. 250
  99. Benton Art of the Middle Ages pp. 135–139, 245–247
  100. Benton Art of the Middle Ages pp. 264–278
  101. Benton Art of the Middle Ages pp. 248–250
  102. Wallace K. Ferguson, Europe in transition, 1300-1520 (1962) rete Alirita la 30an de novembro 2019.
  103. Austin Alchon, Suzanne (2003). A pest in the land: new world epidemics in a global perspective. University of New Mexico Press. p. 21. (ISBN 0-8263-2871-7).
  104. Norman Cantor, The Civilization of the Middle Ages (1994) p. 480.
  105. Cantor, p. 594.
  106. Epstein Economic and Social History pp. 184–185
  107. Epstein Economic and Social History pp. 246–247
  108. 108,0 108,1 Keen Pelican History of Medieval Europe pp. 234–237
  109. Singman Daily Life p. 8
  110. Vale "Civilization of Courts and Cities" Oxford Illustrated History of Medieval Europe pp. 346–349
  111. Loyn "Jews" Middle Ages p. 192
  112. 112,0 112,1 Keen Pelican History of Medieval Europe pp. 237–239

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Mezepoko
Listen to this article