Miĥail Eisenstein
From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥail Osipoviĉ Eisenstein, (ruse Михаил Осипович Эйзенштейн, 1867 en Sankta Peterburgo – 1921 en Berlino), estis rusa arkitekto kaj civila inĝeniero de baltgermana[1] deveno. Liaj patraj geavoj estis germanaj judoj, kiuj estis konvertintaj al Ortodoksa Kristanismo, kaj liaj patrinaj geavoj ŝajne estis svedoj.[2][3] Li gradiĝis el la Instituto de Civila Inĝenierado en Sankta Peterburgo en 1893. Li estis la desegnisto de nombraj konstruaĵoj secesiaj en Rigo (nuntempe en Latvio). Li konstruis kelkajn apartamentajn konstruaĵojn por Ŝtatkonsilisto A. Lebedinskij, kiaj tiuj de Alberta iela 4 (1904), 6 (1903) kaj 13, kaj ĉe Elizabetes iela 10b (1903). Liaj projektoj estis karakterizitaj per ornamaj, bizaraj fenestroj, ofte kun grandaj inkapaj formoj, brilaj brikaj aŭ ceramikaj platoj, vitraj kaj metalaj tegoloj ktp.
Miĥail Eisenstein | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1867 (1867-09-05) en Bila Cerkva |
Morto | 1-an de julio 1920 (1920-07-01) (52-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Berlino ![]() |
Lingvoj | latva |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Alma mater | Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda (–1893) ![]() |
Familio | |
Infano | Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto konstruinĝeniero ![]() |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/Mikhail-einsenstein-0713-01.jpg/320px-Mikhail-einsenstein-0713-01.jpg)
Pro la Rusia Revolucio Miĥail Eisenstein elmigris al Berlino, kie li mortiĝis en 1921 pro koratako, aĝe 54. Li estis entombigita ĉe la rusortodoksa tombejo de Berlin-Tegel.
Lia filo Sergej Ejzenŝtejn iĝis bone konata soveta kinreĝisoro.