caro de Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥail Fjodoroviĉ Romanov (ruse Михаил Фёдорович Романов) estis caro de Rusio dum 1613 - 1645. Li naskiĝis la 12-an de julio 1596 kaj mortis la 13-an de julio 1645. En kronikoj oni mencias lin ankaŭ kiel Miĥaelo la 1-a, la unua caro el la ruslanda dinastio Romanovoj.
Lia patro Fjodor Romanov (kiel monaĥo kaj patriarko de Rusio li alinomiĝis Filareto) en 1619 estis liberigita el la pola kapto, revenis la landon kaj komencis reale regi Rusion.
Lia patrino nomiĝis Marta. Inter ceteraj liaj prauloj estis Anastasia Romanova, la unua edzino de caro Ivano la Terura.
Rusio tiam spertis multajn negativajn eventojn, kiujn okazigis ĉefe la pola influo kaj eĉ okupado de la lando. Tiam estis profunda ekonomia, spirita, socia kaj dinastia krizo aperinta post morto de la lasta rusia caro Fjodor la 1-a Ivanoviĉ el la dinastio de Ivano la 1-a, "Johano la Monsako", en 1598.
Ekde 1611 en Rusio pliiĝis patriotaj deziroj, plioftiĝis apelacioj ĉesigi malpacon, restarigi unuecon de la nacio. Ĉefaj iniciatintoj de tiu movado estis patriarko Hermogeno kaj princo Trubeckoj.
Aŭguste de 1612 la popola milicio, kiun gvidis metiisto Minin kaj princo Poĵarskij post longa batalo la 26-an de oktobro venkis la polan armeon kaj liberigis Moskvon, ĉefurbon de Rusio.
La 16-an de februaro 1613 en Tutlanda konsilio Miĥaelo Romanov, tiam nur 16-jara, estis elektita kiel caro de Rusio. La 11-an de julio samjare li estis kronita en la katedralo Uspenskij de moskva Kremlo.
Vintre de 1613 pola reĝo Sigismundo la 3-a (pole Zygmunt III Waza) provis reataki Rusion kaj rekapti Moskvon. Caro Miĥaelo tiam troviĝis en vilaĝo Domnino, Kostroma provinco. Por atingi la vilaĝon en malfavoraj, vintraj kondiĉoj, la pola milittrupo prenis lokan ĉiĉeronon, maljunulon Ivano Susanin. Tiu ne volis malkovri situon de la cara rezidejo kaj direktis la konkerintojn en netraireblan arbaron. Li reale savis la junan caron, sed turmente pereis tie. Lia nomo restis poreterne en sino de la rusa popolo.
Pasis 11 jaroj post surtroniĝo de la caro, kiu estis jam matura viro, kies aĝo kaj posteno bezonis edziĝon por generi heredintojn.
La unua edzino de la caro nomiĝis Maria Vladimirovna Dolgorukova, filino de princo Vladimiro Dolgorukov. Ŝin la caro kaj lia patrino Marta elektis el ceteraj fraŭlinoj. Septembre de 1624 la geedziĝo okazis, sed januare de 1625 la novedzino mortis dum nasko. La bebo ankaŭ mortis.
Lia dua edzino estis Eŭdokia Lukjanovna Streŝneva origininta el neriĉa nobela klano. Ili geedziĝis la 5-an de februaro 1626 laŭ beno de patriarko Filareto, lia patro. Poste ŝi sukcese naskis sep filinojn kaj tri filojn, inkluzive Aleksion, la estontan caron de Rusio.
Reĝado de Miĥaelo Fjodoroviĉ, la unua caro el la dinastio Romanovoj daŭris 31 jarojn. Ĉefa resumo de lia reĝado estis unuigo de Rusio sub gvido de unu monarko kaj ordigo de enlanda vivo. Ankaŭ necesas rimarkigi jenajn eventojn okazintajn tiam:
Miĥaelo la 1-a mortis la 13-an de julio 1645 pro hidropso, kiam li estis 49 jara. Lin oni entombigis en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.