Miguel Ríos
From Wikipedia, the free encyclopedia
Miguel Ríos Campaña (Granado, Hispanio, 7-a de junio de 1944), konata en arta etoso kiel simple Miguel Ríos, estas kantisto kaj komponisto de rokenrolo en Hispanio, unu de la pioniroj tiuĝenre en sia lando.
Miguel Ríos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Miguel Ríos Campaña |
Naskiĝo | 7-an de junio 1944 (1944-06-07) (79-jaraĝa) en Granado, Provinco Granado |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | kantisto • muzikproduktisto • komponisto • diskografa artisto • aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.miguel-rios.com/home |
Aktive ekde la 1960-aj jaroj, kiam li ekkoniĝis kiel Mike Ríos, el Rey del Twist (Tvista reĝo), atingis plej altan sukceson en 1970, kiam la "Himno de la alegría" (Himno al ĝojo) vendis milionojn de diskokopioj tutmonde. Lia albumo plej vendita estis Rock and Ríos, duobla koncerta disko eldonita en 1982. Post kvin jaroj li prezentis en Televisión Española la programon ¡Qué noche la de aquel año! (Kia nokto tiujare), revizio tra la historio de la hispanlingva rokenrolo. Ekde tiam li kunlaboris kun multnombraj artistoj de Hispanio kaj Latinameriko kaj partoprenis en diversaj turneoj kun kelkaj el ili, kiaj Sabina, Víctor Manuel, Ana Belén aŭ Serrat. Laŭlonge de tiuj jaroj lia stilo variis el rokenrolo pli aŭtenta al simfonia roko aŭ, lastajn jarojn, al ĵazo kun big band aŭ bluso.