Miguel de Cervantes
hispana romanverkisto, poeto, kaj dramisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Miguel de CERVANTES Saavedra [miˈɣel de θeɾˈβantes saaˈβeðɾa], en Esperanto Cervanto[2] (naskiĝis la 29-an de septembro 1547 en Alcalá de Henares (kvankam estas indikaĵoj, ke li eble naskiĝis en Alcázar de San Juan), mortis la 23-an de aprilo 1616 en Madrido[3]) estis hispana verkisto kaj soldato.
Miguel de Cervantes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Miguel de Cervantes | |||||
Persona informo | |||||
Miguel de Cervantes Saavedra | |||||
Naskonomo | Miguel de Cervantes Saavedra | ||||
Naskiĝo | la 29-an de septembro 1547(nun 1547-09-29) en Alcala de Henares[1] | ||||
Morto | la 23-an de aprilo 1616 (68‑jara) en Madrido | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | duatipa sukera diabeto vd | ||||
Tombo | convent of the Barefoot Trinitarians vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Nacieco | Hispana | ||||
Etno | Hispanoj vd | ||||
Lingvoj | meza hispana lingvo • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio vd | ||||
Alma mater | Q5849846 • Universitato de Salamanko vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Rodrigo de Cervantes vd | ||||
Patrino | Leonor de Cortinas vd | ||||
Edz(in)o | Catalina de Salazar y Palacios vd | ||||
Amkunulo | Ana de Villafranca y Rojas vd | ||||
Infanoj | Isabel de Saavedra vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Verkisto | ||||
Laborkampo | beletro • literaturo • teatro • militaj aferoj vd | ||||
Aktiva dum | 1585 – 1616 | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | Romano | ||||
Verkoj | La Laboroj de Persiles kaj Segismunda (1613) Don Kiĥoto el Manĉo (1615) Ekzemplaj romanoj (1617) | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas tutmonde konata kaj fama ĉar estis aŭtoro de la ankaŭ fama verko "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kiun multaj kritikistoj priskribis kiel la unua moderna romano kaj unu el plej bonkvalitaj verkoj de la universala literaturo, plej verŝajne la plej eldonita kaj tradukita libro de la historio, superita nur de la Biblio.[4] Oni donis al li la kromnomon «Príncipe de los Ingenios» (princo de la ingenioj).[5]