Mila-skandalo
Polemiko pri religio kaj parollibereco en Francio (2020-2021) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mila-skandalo ekas en Francio la 18-an de januaro 2020, kiam 16-jarulino Mila akre kritikas Islamon en la socia retejo Instagram. Ŝi estis ĵus rifuzinta la provon de amindumado de retuzanto, kiu post tiam ŝin kulpigis pri rasismo kaj montris sin insultema kontraŭ lesboj.
Dum la videofilmo, en kiu ŝi kritikas Islamon kaj uzas insultojn, rapidege disvastiĝas en la sociaj retejoj, ŝiaj vortoj estas konsideritaj de iuj retuzantoj kiel diskriminaciemaj kaj ŝi iĝas la celo de dekmiloj da mesaĝoj kontraŭgejaj, mizoginaj kaj da alvokoj al perforto, al seksperforto kaj al murdo. Tiu situacio devigas ŝin rezigni iri al gimnazio kaj izoliĝi en sia hejmo, kie ŝi estas protektita de policanoj.
Tagojn post tagoj, la afero iĝas nacia kaj kaŭzas multnombrajn reagojn sine de francaj politikaj, amaskomunikilaj kaj religiaj sferoj, ĉefe pri la temoj de islamfobio, de blasfemrajto kaj de parollibereco, en franca socio. Samtempe, du juĝaj enketoj estas malfermitaj : unu kontraŭ Mila pro instigo al rasa malamo (kiu rapide fermiĝis sen pluaj agadoj) kaj la alia pri la molestado kaj la minacoj de murdo, kiuj celis ŝin.
La afero reekas en novembro 2020 kiam aperas novaj minacoj de murdo kontraŭ la adoleskantino, sekve de nova videofilmo de Mila. Dek tri el ŝiaj ret-agresistoj estas juĝitaj en junio 2021.