Miliondolara Paranormala Defio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Miliondolara Paranormala Defio (angle: One Million Dollar Paranormal Challenge) estis oferto de la James Randi Edukada Fonduso (JREF) pagi milionon da usonaj dolaroj al iu, kiu povas montri supernaturan aŭ paranormalan kapablon sub interkonsentitaj sciencaj kriterioj. Ian version de la defio oni unuafoje disigis en 1964, kaj pli ol mil da homoj akceptis ĝin, sed neniu sukcesis. La defion oni ĉesis en 2015.