La Minnanlingva Vikipedio aŭ Sudminlingva Vikipedio (en la minnana latinliteriga sistemo Pe̍h-ōe-jī: Wikipedia Bân-lâm-gú) estas minnanlingva (aŭ sudminlnigva) aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi uzas la minnanan latinlaterigan sistemon Pe̍h-ōe-jī. Ĝi komenciĝis en 2003. La 19-an de septembro 2024 ĝi enhavas 167 711 artikolojn. Per tio ĝi estas la dua plej granda vikipedia projekto de la ĉina lingvaro.
Minnanlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | zh-min-nan.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | minnana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 433 275 |
Profundeco | 6.5 |
Paĝoj | 1 070 288 |
Redaktoj | 3 214 342 |
Uzantoj | 64 325 |
Aktivaj uzantoj | 92 |
Administrantoj | 4 |
Dosieroj | 300 |
Kiam la projekto komenciĝis, ne estis kodo laŭ ISO 639 por la minnana lingvo, do la uzintoj decidis uzi "zh-min-nan" (zh por la ĉina lingvo kaj min-nan por la lingvo mem), kiu jam estis registrita kiel la Interret-Inĝeniera Task-Forto IETF. Intertempe ekzistas ISO-kodo por la minnana aŭ sudmina ("nan"), kaj la domajna nomo http://nan.wikipedia.org alidirektigas al http://zh-min-nan.wikipedia.org/ .
La Minnanlingva Vikipedio estis fondita kiel sendependa projekto konata kiel Holopedia, do en Esperanto Holopedio (ne pro la pseŭdosufikso holo de la greka vorto ὄλος, do holos, "tuta" aŭ "kompleta", sed kiel referenco al Hō-ló-oē, familiara nomo por la minnana aŭ sudmina dialektaro).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.