Minuto
mezurunuo de tempo; 60 sekundoj; sesdekono de horo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Minuto estas komunuza mezurunuo de tempo, egalas al sesdek sekundoj aŭ sesdekona parto de horo. Minuto ankaŭ estas mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado.
Mallongigo: min
Etimologie, la vorto venas de la Latina minuere = malgrandigi, dividi. Se horon oni dividas en bazajn unuojn, oni ricevas la tiel nomatajn minutojn. Se tiujn oni duafoje dividas, oni ekhavas sekundojn (Latine: secundus = dua, do dua divido).