vilaĝo en Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia
Mlajtinci, hungare Kismálnás estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Moravske Toplice. Ĝis la 20-a jarcento la oficiala hungara loknomo estis Mladetincz, la pli nova hungara nomo estas fantazia kaj riceviĝis pro la hungariga politiko.
Mlajtinci situas sur ebenaĵo, laŭ flanka vojoj. La rivero Ledava fluas laŭ la suda rando, kaj la rivereto Lipnica ĉe la norda rando.
En 1898 loĝis tie 130 da homoj, (95 katolikoj, 35 luteranoj). Eklezie ili apartenis al Mártonhely. Ĝis fine de la 1-a mondmilito Kismálnás apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste ĝis 1991 ĝi estis Jugoslavio, ekde 1991 de Slovenio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.