cover image

Molekulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Molekulo estas kunmetaĵo, elektre neŭtra, de almenaŭ du atomoj, kiuj povas libere ekzisti. Ĝi estas la plej malgranda ero de kemia korpo konservanta ankoraŭ la ecojn de la tuto kaj nedisigebla per fizikaj procedoj.

Table info: ...
Disambig-dark.svgĈi tiu artikolo temas pri ero de materio. Por esperantlingva libro rigardu la paĝon Molekuloj (libro).
Close
Water_molecule_dimensions.svg
Geometrio de la molekulo de akvo.

Per kemiaj reakcioj, la molekuloj povas esti dividataj en pli malgrandajn eretojn, pluraj molekuloj povas kuniĝi en pli granda molekulo, aŭ du (aŭ pluraj) molekuloj povas interŝanĝi atomojn aŭ atomgrupojn (tiel nomataj radikaloj).

Ekzemploj de ordinara molekulo estas O2, (du atomoj de oksigeno), kaj CO2, karbona dioksido, unu atomo de karbono kaj du de oksigeno.