![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/Lissemys_punctata5.jpg/640px-Lissemys_punctata5.jpg&w=640&q=50)
Molkarapacaj testudoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La molkarapacaj testudoj (aŭ testudedoj) (Trionychidae aŭ Trioniĥedoj) estas familio el klaso reptilioj (Reptilia), ordo testuduloj (Testudines). Ili mezgrandas (23 cm), ne havas malmolan kornan karapacon, ilian korpon kovras mola dikiĝinta haŭto (mankas la beta-keratino el la epidermo). La dorsa kaj la brusta karapacoj estas interligataj nur per elastaj ligamentoj. Ilia kapo estas longeca, etendiĝinta, rostrosimila, sur ilia makzelo troviĝas lipsimilaj apendicoj, sur la naĝmembranaj kruroj 3 ungoj. En ilia gorĝo, la faltoj de la mukomembrano formas brankiosimilan spirhelpan surfacon, tiel ili povas longtempe restis subakve. Ili predas bestojn, vivas en norda Ameriko, Azio kaj Afriko.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/Lissemys_punctata5.jpg/320px-Lissemys_punctata5.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Apalone_spinifera.jpg/320px-Apalone_spinifera.jpg)