![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/66/Konvent_Plasy.jpg/640px-Konvent_Plasy.jpg&w=640&q=50)
Monaĥejo Plasy
monaĥejo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Monaĥejo Plasy estas cisterciana monaĥejo en Ĉeĥio, en regiono Plzeň. Ĝi situas en urbo Plasy. Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro listigita kiel nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. La monaĥejo estis fondita en 1146 de ĉeĥa princo kaj pli poste la unua ĉeĥa reĝo Ladislao la 2-a kaj en 1685 - 1740 ampleksigita kaj barokstile rekonstruita de tiam famaj arkitektoj Jean Baptiste Mathey, Jan Blažej Santini-Aichel kaj Kilian Ignaz Dientzenhofer.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Monaĥejo Plasy | |
ĉeĥe: Klášter Plasy | |
monaĥejo | |
Enireja parto de la plasa monaĥejo | |
Oficiala nomo: Monaĥejo Plasy | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Plzeň-nordo |
Municipo | Plasy |
Historia regiono | Bohemio |
Patrina monaĥejo | Monaĥejo Langheim |
Filina monaĥejo | Monaĥejo Hradiště |
Situo | Monaĥejo Plasy |
- koordinatoj | 49° 56′ 05″ N 13° 23′ 25″ O (mapo) |
Fondo | 1144 |
- Nuligo | 9-a de novembro 1785 Jozefaj reformoj |
- Renovigo | 1660 renovigo post husmilitoj kaj tridekjara milito |
Fondinto | Ladislao la 2-a |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Ordeno | Cistercianoj |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www | |
![]() | |
Fermi
La tuta areo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro. Krom la valore ekipita konvento mem troviĝas en ĝi galerio Stretti kaj fotoekspoziciejo kaj estas en ĝi organizataj diversaj kulturaj aranĝoj.