Montara Karabaĥo
Kaŭkazia regiono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Montara Karabaĥo (armene Լեռնային Ղարաբաղ, translit. Lernajin Gharabagh, azerbajĝane Dağlıq Qarabağ aŭ Yuxarı Qarabağ) kies historia nomo estis Arcaĥo, estas regiono inter Armenio kaj Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la regiono de Suda Kaŭkazio, sen marelirejo, en areo kiu etendiĝas de Malalta Karabaĥo al Sjuniko kaj kiu inkluzivas la sudorientan montaron de Malgranda Kaŭkazio. Ĝia malnova ĉefurbo estis Ŝuŝo kaj la nuntempa ĉefurbo estas Stepanakerto, Kvankam Montara Karabaĥo apartenas al Azerbajĝano laŭ internacia juro, efeektive de 1992 ĝis 2023 ĝi estis sub armena regado. En septembro 2023 azeraj trupoj definitive venkis la armenajn kaj la 15-an de oktobro 2023 azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo.
Montara Karabaĥo | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
regiono [+] | |||
- koordinatoj | 39° 48′ 55″ N, 46° 45′ 7″ O (mapo)39.81527846.751944 | ||
Akvokolektejo | 4 402,98 km² (440 298 ha) [+] | ||
Areo | 4 402,98 km² (440 298 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 148 000 [+] (2019) | ||
Denseco | 33,61 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
|
|||
Montara Karabaĥo | |||
Vikimedia Komunejo: Nagorno-Karabakh [+] | |||