Monto Bolivaro
turisma altiro de la venezuelaj Andoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pico Bolívar aŭ Monto Bolivaro estas la plej alta monto en Venezuelo, je 4 978 metroj.[1] Situas en Merida Ŝtato, ties pinto estas permanente kovrita de neĝo kaj estas malgrandaj glaĉeroj. Ĝi povas esti atingata nur perpiede; la Merida telfero, nome la plej alta telfero en la mondo, atingas nur Pico Espejo. De tie eblas grimpi al la Monto Bolivaro. La monto estas nomita laŭ la heroo de la Venezuela sendependeco Simón Bolívar.
Rapidaj faktoj
Monto Bolivaro | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
4 978 m | ||
Geografia situo | 8° 32′ N, 71° 3′ U (mapo)8.5408611111111-71.0465 f4 | ||
| |||
Rimarko | Plej alta monto de Venezuelo | ||
Fermi
La Monto Bolivaro situas en la monto antaŭe nomita La Columna, proksima al El León (La Leono, 4 743 m) kaj El Toro (La Virbovo, 4 695 m). La nova nomo estis sugestita de Tulio Febres Cordero en 1925. Ĝi estis oficiale renomita la 30-an de Decembro, 1934.