Monumento por la Batalo de Leipzig
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monumento por la Batalo de Leipzig (germane: Völkerschlachtdenkmal) estas monumento en Lepsiko por la en 1813 farita Batalo de la Nacioj. Pagite plejparte per donacoj kaj de la grandurbo de Leipzig, ĝi estis kompletigita en 1913 por la 100-a datreveno de la batalo, je kosto de 6 milionoj da oraj markoj. La plej malnova tia monumento tamen troviĝas en Heilbad Heiligenstadt, Turingio
Monumento por la Batalo de Leipzig | ||
---|---|---|
cultural heritage monument in Germany • konstruaĵo • monumento [+] | ||
Supermara alteco | 155 m ü. NHN [+] | |
Koordinatoj | 51° 18′ 44″ N, 12° 24′ 47″ O (mapo)51.31222212.413056 | |
Arkitekto | Bruno Schmitz | |
Estiĝo | 18-a de oktobro 1913 | |
Poŝtkodo | 04289 [+] | |
Monumento por la Batalo de Leipzig | ||
Vikimedia Komunejo: Völkerschlachtdenkmal [+] | ||
La monumento festas la malvenkon de Napoleono en Leipzig, decida paŝo direkte al la fino de malamikecoj en la Milito de la Sesa Alianco kiu taksitis venko por la germana popolo, kvankam Germanio ne komencis ekzisti ĝis 1870. Ekzistis germanaj parolantoj batalantaj sur same flankoj, kaj la soldatoj napoleonaj ankaŭ inkludis konskriptitajn germanojn de la Franc-okupata maldektra bordo de Rejno same kiel de la Rejna Federacio.
La strukturo estas 91 metrojn alta. Ĝi enhavas pli ol 500 ŝtupojn al rigarda platformo ĉe la pinto, de kiu ekzistas sensaciaj vidoj trans la grandurbo kaj la ĉirkaŭaĵoj. La strukturo faras ampleksan uzon de betono, kvankam la tegaĵoj estas de granito. La monumento estas vaste rigardita kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de Vilhelma arkitekturo. Ĝi laŭdire staras surloke de iuj el la plej sangaj bataloj, de kie Napoleono ordigis la retiriĝon de sia armeo.