Moseo de Ĥoreno
armena historiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Moseo de Ĥoreno aŭ pli konate Movses Ĥorenaci (ĉ. 410–490-aj jaroj p.K .; armene: Մովսես Խորենացի, prononcita [mɔvˈsɛs χɔɾɛnɑˈtsʰi] , ankaŭ skribita kiel Movses Xorenac'i, kaj Moses Chorenensis en latinaj fontoj) estis elstara armena historiisto de la periodo de Malfrua Antikvo kaj la aŭtoro de la elstara verko Historio de Armenio .
Moseo de Ĥoreno Մովսէս Խորենացի | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Մովսէս Խորենացի | ||
Naskiĝo | ĉ. 4-a jarcento en Harman, Tarono, Reĝlando Armenio | |
Morto | ĉ. 5-a jarcento en Persa Armenio, Sasanida Imperio | |
Religio | Armena Apostola Eklezio vd | |
Lingvoj | armena vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Armenio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Mambre Vercanoĥ vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto • tradukisto • filologo • verkisto vd | |
Laborkampo | historio • historiografio • historio de Armenio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Historio de Armenio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĥorenaci estas meritigita je la plej frua konata historiografia laboro pri la historio de Armenio skribita en la armena, sed ankaŭ estis poeto, aŭ himnoverkisto, kaj gramatikisto. La Historio de Armenio estis verkita laŭ peto de princo Sahak de la dinastio de la bagratidoj kaj havis grandegan efikon super la armena historiografio. Ĝi estis vaste uzita kaj citita de postaj mezepokaj armenaj aŭtoroj. Kvankam aliaj armenoj kiel Agatangelos antaŭe verkis historiojn pri Armenio, la verko de Moseo enhavas apartan signifon, ĉar ĝi enhavas unikan materialon pri la malnovaj perbuŝaj tradicioj en Armenio antaŭ la konvertiĝo al kristanismo kaj, pli grave, spuras armenan historion de la tempo de Moseo ĝis ĝiaj originoj.
Ĥorenaci estas konsiderata kiel la "patro de la armena historio" (patmahajr), kaj kelkfoje oni nomas lin la "armena Herodoto"[1][2] Khorenatsi's work became the first attempt of a universal history of Armenia.[1]. La laboro de Ĥorenaci fariĝis la unua provo de universala historio de Armenio.
Moseo identigis sin kiel juna disĉiplo de Mesrop Maŝtoc, inventinto de la armena alfabeto, kaj estas rekonita de la Armena Apostola Eklezio kiel unu el la Sanktaj Tradukistoj[3].