![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Chevenement.jpg/640px-Chevenement.jpg&w=640&q=50)
Movado de Civitanoj (Francio)
eksa partio en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Movado De Civitanoj (franclingve "Mouvement des citoyens" aŭ "MDC") estis politika partio kunfondita en 1993 de Jean-Pierre Chevènement kaj Bertrand Dutheil de La Rochère sur la bazo de Centro por Studoj, Esploroj kaj Socialista Edukado (Francio) (CERES), unu el la kampoj en la fondo de la Socialista Partio okaze de la Kongreso de Épinay en 1971. La "Junula Maldekstro" poste la "Junula Respublikana Maldekstro" estis la sinsekvaj junularaj movadoj de MDC.
Rapidaj faktoj Mouvement des citoyens, partio ...
Movado De Civitanoj (Francio) | |
---|---|
Mouvement des citoyens | |
Emblemo de Movado De Civitanoj (Francio) | |
partio | |
Lando | ![]() |
Lasta prezidanto | Georges Sarre |
Fondiĝo | 1-2-an de majo 1993 |
Ĉefa sidejo | 9, rue du Faubourg-Poissonnière 75009 Parizo |
Koloro(j) | ruĝa, blua |
Ideologio | Maldekstra respublikismo, Suverenanismo, Demokrata socialismo |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Chevenement.jpg/640px-Chevenement.jpg)
En januaro 2003, Jean-Pierre Chevènement fondis novan partion, la Respublikana kaj Civitana Movado (MRC).