
Multetna socio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Multetna socio estas socio kiu konsistas el pluraj grupoj de etneco, kontraste al etna homogeneco. Praktike hodiaŭ la plej multaj socioj en la mondo estas multetnaj socioj kaj nur kelkaj landoj estas konsiderataj homogenaj etnaj socioj (inkluzive Japanion, Koreion kaj Somalion).
Reĝlando Bohemio (1), Bukovino (2), Duklando Karintio (3), Karniolo (4), Dalmatia (5), Reĝlando Galicio kaj Lodomerio (Galegio) (6), Aŭstria Marbordo (Küstenland) (7), Malsupra Aŭstrio (8), Moravio (9), Duklando Salcburgo (10), Silesia (11), Duklando Stirio (12), Tirolo (13), Supra Aŭstrio (14), Vorarlbergo (15), Hungario (16), Kroatio-Slavonia (17) kaj Bosnio (18). |


En multetnaj socioj estas pli granda ŝanco formi etnajn konfliktojn. Faktoroj kiel lingvaj diferencoj, kulturaj diferencoj, religiaj konfliktoj, diskriminacio kaj ekonomiaj malegalecoj povas konduki al etnaj konfliktoj. En la plej malbonaj kazoj, etnaj konfliktoj povas konduki al kolapso de la socio. Ekzemploj de la nuntempo inkluzivas Ĉeĥoslovakion, kiu disfalis en du ŝtatojn. En iuj kazoj, ĉi tiu speco de disrompiĝo povas esti multe pli perforta, kiel en Jugoslavio. En aliaj kazoj tia disfalo povas konduki al stato de perforta kaj daŭra civita milito, kiel en Ruando.
Necesaj kondiĉoj por la kapablo de multetnaj socioj plu ekzisti tra la tempo inkluzivas, interalie, la ekziston de komuna lingvo inter la membroj de la diversaj etnoj kaj edukon por toleremo.