Municipoj de la provinco Burgoso
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La hispana provinco Burgoso, apartenanta al la aŭtonoma komunumo (nome regiono) Kastilio-Leono, estas dividita en 371 municipoj, laŭ la teritoria organizado kolektita en la artikolo 137 de la Hispana Konstitucio de 1978.
La administracio kaj regado de la municipo estas plenumita pere de plurpersona organismo nome urbestraro aŭ magistraro, estrita de urbestro helpita de skabenoj. Plej ofte la urbestro estas de la politika partio kiu venkis en la municipa balotado aŭ atingis koalicion.
Ĝenerale, la municipoj enhavas kelkajn loĝlokojn (domarojn), unu el kiuj estas la municipa ĉefurbo aŭ ĉefvilaĝo, kiu kutime estas hejmo de la urbodomo. Kelkaj municipoj havas la nomon de unu el siaj loĝlokoj — ĉu la municipa ĉefurbo aŭ ne— kaj aliaj ne havas la nomon de unu el ili.
Tiu ĉi estas la hispana provinco kun plej granda nombro de municipoj, totale 371, grupigitaj aktuale en sep jurisdikciaj partioj: nome de Aranda de Duero, Briviesca, Burgos, Lerma, Miranda de Ebro, Salas de los Infantes kaj Villarcayo. Simile oni povas konsideri dek komarkojn. Krom la ĉefurbo, la provinco havas aliajn du municipojn kiuj superas 30 000 loĝantojn: nome Miranda de Ebro kaj Aranda de Duero, kun ioma industria disvolvigo.