Mírzá ʻAbbás
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mírzá ʻAbbás-i-Núrí (ميرزا عباس نوري) (mortis 1839), pli bone konata kiel Mírzá Buzurg estis la patro de Baháʼu'lláh, Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo. Mírzá Buzurg estis nobelo el la persa provinco de Núr, kaj iamtempe laboris, servante al Fatḥ-ʻAlí Sháh, la tiama reĝo de la Persa imperio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Mírzá ʻAbbás-i-Núrí | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1789 (1789-08-31) | |
Morto | 1839 | |
Tombo | Irako ![]() | |
Ŝtataneco | Irano ![]() | |
Familio | ||
Infanoj | Baháʼu'lláh, Subh-i-Azal ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kaligrafo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Mírzá Buzurg estis la filo de Mírzá Riḍá-Qulí Big, filo de Mírzá ʻAbbás, filo de Ḥájí Muḥammad-Riḍá Big, filo de Áqá Muḥammad-ʻAlí, filo de Áqá Fakhr (n. 1618), filo de Sháhríyár-Ḥasan, kaj lia familio rekte devenis de Jazdigird la 3-a, la lasta sasanida ŝaho de Persio. Li havis sep edzinojn, el kiuj tri estis konkubinoj, kaj almenaŭ 15 gefilojn. (Balyuzi, pp. 12-13)