Nürburg (burgo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La burgo Nürburg estas ruino de altaĵburgo en la Ejfelo apud la vilaĝo Nürburg sude de Adenau en la distrikto Ahrweiler en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi staras sur 678 m alta vulkana bazaltkonuso. Proksimas la fama aŭtokurejo Nürburgring, do „ringo ĉirkaŭ la Nürburg“.