sekcio pri novaĵoj de la amerika televida kaj radia servo NBC From Wikipedia, the free encyclopedia
NBC News - prononco laŭ sistemo IFA [ˌɛnbˌiːsˈiː nˈuːz] estas la sekcio pri novaĵoj de la amerika televida kaj radia servo NBC, mallonge por National Broadcasting Company. Ĝi same estas informa retejo pri novaĵoj. NBC News elsendis la unuan regule planitan novaĵprogramon en amerika radielsenda televidhistorio la 21-an de februaro 1940.
La sekcio estas parto de la firmaa grupo NBCUniversal News, posedata de la konzerno Comcast. La grupo NBCUniversal News ankaŭ konsistas el MSNBC, la 24-hora ĝenerala novaĵkanalo de la reto, komercaj kaj konsumantaj novaĵkanaloj CNBC kaj CNBC World, la hispanlingva Noticias Telemundo kaj la eŭropa kanalo Sky News bazita en Britio. La elsendoj de la grupo estas produktitaj kaj elsenditaj de la nubskrapulo 30 Rockefeller Plaza, la ĉefsidejo de NBCUniversal en Manhatano, Novjorko, kiu estas parto de konstruaĵa komplekso nomata Rockefeller Center.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.