
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
vortaro de Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas la plej ampleksa unulingva difin-vortaro de Esperanto, kompilita de granda skipo de esperantologoj kaj fakuloj. Ĝia eldonanto estas la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu eldonis ankaŭ la pli antaŭan vortaron Plena Vortaro de Esperanto (PV) el 1930, kiu estis la bazo de PIV. La unua versio de PIV aperis en 1970, sekve Suplemento en 1987 kaj du aktualigitaj prilaboroj en 2002[1] kaj 2005. En 2010 E@I kune kun SAT eklaboris pri interreta versio de la vortaro, kiu publikiĝis la 4-an de aprilo 2012. PIV estas vaste rigardata kiel kvazaŭ-norma lingva referenc-verko de Esperanto.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto | |
---|---|
![]() | |
PIV 1987, PIV 2002, PIV 2005 kaj PIV 2020 | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Gaston Waringhien kaj diversaj aŭtoroj |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1970 |
Eldonejo | Sennacieca Asocio Tutmonda |
Ĝenro | vortaro de Esperanto |

