Nacia Konsilio (Aŭstrio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Konsilio - germane Nationalrat - estas la unua ĉambro de la parlamento de Aŭstrio. Ĝi konsistas el 183 parlamentanoj. La dua parlamenta ĉambro estas la Federacia Konsilio - germane Bundesrat - kun 62 parlamentanoj. Ambaŭ konsilioj estas memstaraj institucioj. Komune ili kunsidas en specialaj kazoj kaj tiam kune nomiĝas "Federacia Kunveno" (germane Bundesversammlung). La Federacia Kunveno havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento aŭ la rajton deklari militon al alia nacio. Ekde la jaro 2008 la membroj de la Nacia Konsilio havas oficperiodon de kvin jaroj, antaŭe temis pri kvar jaroj.
Rapidaj faktoj Parto de, Tipo ...
Nacia Konsilio | ||
---|---|---|
germane Nationalrat | ||
Parto de | Parlamento de Aŭstrio | |
Tipo | Malsupra ĉambro | |
Elektoperiodo | 25-a periodo | |
Balotdato | 15-an de oktobro 2017 | |
Nombro | 183 konsilianoj | |
Daŭro | 5 jaroj | |
Partioj | ||
Sidejo | Parlamentejo de Aŭstrio, Vieno | |
TTT-ejo | parlament.gv.at | |
Fermi
Rapidaj faktoj malsupera ĉambro, Komenco ...
Nacia Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
malsupera ĉambro | |||||
Komenco | 20-a de decembro 1945 vd | ||||
Lando(j) | Aŭstrio vd | ||||
Sidejo | Parlamento de Aŭstrio | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi