la armeo de Orient-Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Popolarmeo (germane Nationale Volksarmee NVA) estis la militistaro de Germana Demokratia Respubliko (Orienta Germanio). Ĝi ekzistis inter 1956 kaj 1990.
Nacia Popolarmeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
armearo | |||||
Komenco | 1-a de marto 1956 vd | ||||
Fino | 2-a de oktobro 1990 vd | ||||
Antaŭe | Wehrmacht vd | ||||
Lando(j) | Germana Demokratia Respubliko vd | ||||
Sidejo | Strausberg | ||||
| |||||
Post la dua mondmilito, Germanio estis okupita de kvar aliancanoj: Usono, Britio, Francio, Sovetunio. Unue aliancanoj kontraŭis pri la rearmado de Germanio, sed pro la politika disputo inter aliancanoj, aliancanoj planis krei siajn militfortojn en sia sektoro. En 1948, Soveta Militadministrado en Germanio (SMAD) kreis viglan policon (germane Bereitschaftspolizei), kiu estis armita grupo, kiu kontrolita de provinca registaro. En 1952, en GDR kreiĝis Kazerna Popolpolico, kiu estis faktaj militfortoj de Orienta Germanio.
Laŭ oficiala doktrino reage al la rearmado de FRG kaj ĝia membrigo al NATO la ŝtatoj komunismaj fondis en la 14-an de majo 1955 la Varsovian Pakton kun partopreno de GDR. En la 18-an de januaro 1956 baze de konstitucia ŝanĝo datita de la 26-an de septembro 1955 kreitis NVA per la leĝo Gesetz über die Schaffung der Nationalen Volksarmee und des Ministeriums für Nationale Verteidigung. En la 1-an de marto 1956 estiĝis la unuaj taĉmentoj.
Unue NVA-on konsistigis voluntuloj; ĉar la intencita nombro de 120.000 soldatoj ne realiĝis enkondukitis en la 24-an de januaro 1962 la deviga konskripcio en GDR. La servado daŭris por ĉiuj viroj minimume 18 monatojn.
En 1989 NVA havis 173.000 soldatojn plus 323.000 rezervistojn. La terarmeo estis la plej granda sekcio kun 120.000 viroj, poste la militaeraj fortoj (37.000 viroj) la mararmeo (16.000 viroj). NVA havis duonmodernajn sovetajn armilojn sed neniam atomarmilojn.
Krom NVA ekzistis diversaj aliaj duonmilitaj taĉmentoj en GDR: la landlimtrupoj (47.000 viroj), la Gvardregimento "Feliks Dzierzynski" (7.000 viroj), la Transportpolico (8.500 viroj), la Alarmkompanioj policaj (12.000 viroj) kaj la batalantoj el uzinoj.
Kiel unusola nacia armeo ene de Varsovia Pakto NVA ankaŭ dum pactempo submetita estis al la ĉefkomando de la Pakto. Sur nacia nivelo NVA-on direktis la Ministerio pri nacia defendo (MfNV) devige obeanta al la Ŝtatkonsilio kaj la Nacia defendkonsilio. La oficiroj kvazaŭ komplete estis partimembroj de SED kaj ĉie ajn ene de NVA politoficiroj zorgis pri ideologia propagando. NVA aktive partoprenis la planadon respektive realigon de militaj-politikaj agadoj kiel ekzemple de la finigo de la Praga Printempo kaj de intencitaj strategioj kontraŭ la polaj sindikatoj (1980/81).
En la 2.10.1990 NVA finfine nuligitis, unu tagon antaŭ la Germana reunuiĝo. Laŭ unuigkontrakto parto de la soldatoj ekservis por Bundeswehr escepte de generaloj, admiraloj kaj politoficiroj. Bundeswehr responsis pri ĉiuj demandoj koncernantaj la eksan militistaron orientgermanan kaj armilojn. De la armiloj multaj eksportitis aŭ transformitis en metalrubon.
Pikart, Eberhard: "Nationale Volksarmee", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.