Nacia Arbaro Inyo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Arbaro Inyo aŭ Nacia Forsto Inyo estas nacia arbaro en Usono. Ĝi situas grandparte (7 445,76 km²) en la federacia ŝtato Kalifornio, kaj je malgranda parto (245,47 km²) en la okcidenta parto de la federacia ŝtato Nevado. Ĝi konsistas el la suda Sierra Nevada oriente de la montkresto inter la Nacia Parko Yosemite kaj la suda parto de la Nacia Parko Sekvojo. La „Nacia Arbaro Inyo“ estas parto de la Blanka kaj Inyo montaroj oriente de la Sierra, per tiu dividita de la valo Owens. En la sudo allimas kun la Nacia Arbaro Sekvojo, centre trans la Sierra-montokresko allimas kun la Nacia Arbaro Sierra kaj en la nordo troviĝas la distrikto Bridgeport Ranger de la Nacia Arbaro Humboldt-Toiyabe. Grandaj partoj de la naciaj arbaroj estas naturaj areoj, nome la plej intensaj de la naturprotektejoj en Usono.
Nacia Arbaro Inyo | ||
---|---|---|
Nacia Arbaro de Usono, arbaro [+] | ||
Lando | Usono | |
Federaciaj ŝtatoj | Kalifornio, Nevado | |
Koordinatoj | 37° 51′ 10″ N, 118° 17′ 10″ U (mapo)37.8528-118.286 [+] | |
Plej alta punkto | Monto Whitney [+] | |
Akvokolektejo | 7 702,71 km² (770 271 ha) [+] | |
Areo | 7 702,71 km² (770 271 ha) [+] | |
Nacia Arbaro Inyo | ||
Vikimedia Komunejo: Inyo National Forest [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||