Nacia Konvencio (franca respubliko)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Konvencio (france Convention nationale) estas la leĝfara asembleo, kiu en la plej kritika periodo de la franca revolucio - de la 20-a de septembro 1792 ĝis la 26-a de oktobro 1795 - direktis Francion. Sekvante la dujaran Nacia Konstituciiga Asembleo kaj la unujaran Leĝdonan Asembleon. Kreita post la granda ribelo de 10 aŭgusto 1792, ĝi estis la unua franca registaro organizita kiel respubliko, prirezignante la monarkion entute.
Nacia Konvencio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Convention nationale | |||||
parlamento • reĝimo | |||||
Komenco | 20-a de septembro 1792 vd | ||||
Fino | 26-a de oktobro 1795 vd | ||||
Antaŭe | Asembleo Nacia Leĝfara de Francio de 1791 vd | ||||
Poste | Konsilio de la Kvin Centoj • Konsilio de Plejaĝuloj vd | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Tuileries | ||||
Filioj | Komitato por publika savado • Committee of General Security vd | ||||
| |||||
Tasko de la Nacia Konvencio estis la ellaboro de la nova konstitucio por la lando, post kolapso de la monarĥio la 10-an de aŭgusto 1792. La Nacia Konvencio estis 749-membra kaj estis reprezantitaj komercistoj, profesiaj branĉoj kaj intelektuloj. Unu el la plej unuaj deklaroj estis oficiala abolicio de la monarĥio (la 21-an de septembro) kaj deklaro de la respubliko (la 22-an de septembro).