Nacia monumento de la dua mondmilito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nacia monumento de la Dua Mondmilito estas monumento kaj muzeo en Ĉeĥio, kiu apartenas inter unu el fakaj laborlokoj de Silezia landa muzeo. Ĝi troviĝas survoje inter urboj Ostrava kaj Opava en municipo Hrabyně. Ties devena nomo sonis Monumento de Ostrava operaco. Ĝi estis konstruita sur loko de la plej pezaj bataloj de la tn. Ostrava operaco fine de la Dua Mondmilito, en kiu partoprenis ankaŭ la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso.
Nacia monumento de la Dua Mondmilito | |
ĉeĥe: Národní památník II. světové války | |
monumento | |
Nacia monumento de la Dua Mondmilito en Hrabyně | |
Oficiala nomo: Národní památník II. světové války | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Opava |
Municipo | Hrabyně |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Silezia landa muzeo |
Situo | Nacia monumento de la Dua Mondmilito |
- koordinatoj | 49° 53′ 15″ N 18° 02′ 58″ O (mapo) |
Malfermita | 1980 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Národní památník války | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La areon kreas administra konstruaĵo kaj la monumento mem, kies konsisto estas du "turoj" aŭ ankaŭ kojnoj, interne kiuj troviĝas spacoj de ekspozicio. Antaŭ la turoj estas granda alven-areo, kie okazis soldataj ĵuroj de novuloj. Proksime de la monumento estas lokigita ankaŭ historia soldata tekniko kaj simbola tombejo kun nomoj de 13000 falintaj sovetaj kaj ĉeĥoslovakaj soldatoj kaj ankaŭ torturitaj loĝantoj de la norda Moravio kaj Silezio.