Naftoverŝado el Exxon Valdez
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Naftoverŝado el Exxon Valdez okazis en Marbrako de Princo Vilhelmo, Alasko, Usono, la 24an de marto 1989, kiam la naftoŝipo Exxon Valdez kraŝis ĉe rifo Bligh post eliro el Valdez, kaj okazigis enorman nafteliron, kiu siavice okazigis amasan damaĝon al la medio, inklude mortigon de ĉirkaŭ 250 000 marbirdoj, preskaŭ 3 000 marlutroj, 300 fokoj, 250 blankkapaj agloj kaj ĝis 22 orkoj.[1]
La Exxon Valdez, irante al Long Beach frapis la rifon Bligh Reef, rompiĝis kaj elverŝis 260 000 al 750 000 barelojn (41 000 al 119 000 m³) de nafto.[2][3] Oni konsideris ĝin unu el la plej detruaj homfaritaj mediaj katastrofoj.[4] La elverŝado el Valdez estis la plej granda elverŝado en usonaj akvoj ĝis 2010 kiam okazis tiu de Deepwater Horizon, laŭ volumo liberigita.[5] Tamen, la malproksimeco de la Marbrako de Princo Vilhelmo, atingebla nur per helikoptero, aviadilo kaj ŝipo, devigis la registaron kaj la industrion reagi barakte kaj pene. La regiono estis habitato por salmo, marlutroj, fokoj kaj marbirdoj. La nafto, origine elprenita ĉe golfeto Prudhoe, eventuale kovris 2,100 km de marbordo,[6] kaj 28 000 km² de oceano.[7]
Laŭ oficialaj informoj, la ŝipo estis portanta proksimume 210,000 m³ de nafto, el kiuj ĉirkaŭ 42 000 al 120 000 m³ estis verŝitaj en la Marbrako de Princo Vilhelmo.[8][9] Oni akceptas komune kvanton de 42,000 m³ de nafto verŝita,[6] fare de la usonregistaraj organizoj kaj de konservadismaj grupoj kiaj Greenpeace kaj la Sierra Club.[5][10][11] Aliaj grupoj, kiaj Defenders of Wildlife, malakceptas tiujn oficialajn ĉirkaŭkalkulojn.
La kapitano Joseph Hazelwood troviĝis en la momento de la ŝiprompo ebria en sia kajuto. La regadon de la ŝipo efektivigis tiutempe la tria oficiro Cousins. Li ne havis sufiĉe da sperto por navigi tra markoloj kaj faris manovran eraron, elfluigis 40.000 tunoj da nafto kaj kaŭzis detruon de la ekosistemo. Mortis centmiloj da fiŝoj, marbirdoj, kaj aliaj bestoj pro rektaj kaŭzoj de la akcidento. Aperis eĉ la respondeco de la marborda gardado, kiu ne avertis la ŝipon, sed ili atestis pri tiutempa nefunkciado de la radar-aparatoj kaj ke okazis skipoŝanĝo.
La riparado daŭris 10 monatojn kaj kostis 30 milionojn da USD, la ŝipo alinomiĝis al Exxon Mediterranean, kaj en 1993 al SeaRiver Mediterranean kaj estis denove uzata. La kapitano Joseph Hazelwood devis pagi monpunon de nur 5.000 USD.