Naguib Mahfouz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Naguib MAHFOUZ aŭ Nagib MAHFUZ (en araba: نجيب محفوظ, latinalfabetigite: Najīb Maḥfūẓ, IPA: [næˈɡiːb mɑħˈfuːzˤ]; naskiĝis la 11-an de decembro 1911 en Kairo, Egiptio, mortis la 30-an de aŭgusto 2006 samloke) estis egipta verkisto kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1988,[1] iĝante la unua verkisto de araba lingvo kiu ricevis tiun premion. Mahfuz estas grava intelektulo unuaranga en sia lando, Egiptio, en la araba mondo kaj internacie.
Naguib Mahfouz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
نجيب محفوظ | |||||
Naskonomo | نجيب محفوظ عبد العزيز إبراهيم أحمد الباشا | ||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1911 (1911-12-11) en Kairo, Egiptio | ||||
Morto | 30-an de aŭgusto 2006 (2006-08-30) (94-jaraĝa) en Provinco Gizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kronika rena insuficienco • bakteria pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Kairo vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Etno | egiptoj vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio • Sultanlando Egiptio • Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba Respubliko • Egiptio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kairo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Atiyatullah Ibrahim vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • scenaristo • tradukisto • dramaturgo • verkisto • intelektulo • ĵurnalisto • novelisto • aŭtobiografo vd | ||||
Laborkampo | skribo • biografio • scenverkado vd | ||||
Aktiva dum | 1932–2004 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Respected Sir ❦ Rhadopis of Nubia ❦ Miramar ❦ Midaq Alley ❦ Children of Gebelawi ❦ The Thief and the Dogs ❦ Cairo Trilogy ❦ Arabaj noktoj kaj tagoj ❦ Khufu's Wisdom ❦ The Day the Leader was Killed ❦ The Search ❦ The Beggar ❦ The Harafish ❦ The Journey of Ibn Fattouma ❦ Adrift on the Nile ❦ Dreams of departure ❦ Mirrors (novel) ❦ The Beginning and the End ❦ Karnak Café ❦ Stories from Our Neighbourhood ❦ Wedding Song ❦ Autumn Quail ❦ Akhenaten, Dweller in Truth ❦ The Mirage vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas konsiderata unu el la ĉefaj nuntempaj verkistoj de Arablingva literaturo, kun Taha Hussein, kiu esploras temojn de ekzistadismo.[2] Li publikigis 34 romanojn, ĉirkaŭ 350 mallongajn rakontojn, dekojn de filmaj scenaroj, centoj da kolumnoj por egiptaj gazetoj, kaj kvin teatraĵoj laŭlonge de 70-jara kariero. Multaj el liaj verkoj estis adaptitaj por egiptaj kaj eksterlandaj filmoj.