From Wikipedia, the free encyclopedia
Narros del Castillo [NAros delkasTIljo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Fondita de araboj, ĝi estis nomita Bebán —«fortikita pordego»— ĝis la batalo de Simancas en 939. En la 13-a jarcento, je la reloĝado ĝi nomiĝis «Naharros de Bebán», ĉar ĝi estis reloĝata de navaranoj («Naharros» kiel evoluo de «Nafarros»). La aludita kastelo estis en la loko kie nun estas la preĝejo, kaj el tiu restis nur partoj uzitaj por la preĝejo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Narros del Castillo (stacidomo). |
Narros del Castillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05370 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 148 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 5° 4′ U (mapo)40.858611111111-5.0586111111111 [+] | ||
Alto | 951 m [+] | ||
Areo | 33,61 km² (3 361 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Narros del Castillo [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 33,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 159 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 53 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Salvadiós, Rivilla de Barajas, Gimialcón, Blascomillán, Herreros de Suso kaj Vita.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Frua mencio estas de 1250. En la 17-a jarcento la kastelo pasis de reĝa posedo al markizlando Mancera kaj Malpica kaj tio pluis ĝis la 19-a jarcento. De la 13-a jarcento restis la mudeĥara preĝejo kaj de iom poste la pilorio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.