Naĝilo
puŝa, stabiliga, direkta organo de fiŝoj kaj cetacoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Naĝilo estas la puŝa, stabiliga, direkta organo de fiŝoj kaj cetacoj. Ĉe la fiŝoj ekzistas naĝiloj kun molaj kaj malmolaj naĝilaj aristoj (fiŝostetoj) (nomataj en naciaj lingvoj radio) (lepidotricha). Malmolajn naĝilajn aristojn havas la perkoformaj. Tiuj aristoj ne disbranĉiĝas, ne montras artikiĝon.
- Tiu ĉi artikolo temas pri la naturaj naĝiloj de fiŝoj ktp. Por legi pri la homfaritaj iloj, vidu ĉe naĝilo (artefarita).
La molaj naĝilaj aristoj estas fleksemaj, montras artikiĝon, disbranĉiĝon ĉefine kaj staras el du flankaj partoj (karpoformaj). Okazas, ke la malmola aristo modifiĝas al pinta, dura aristo, kiel la unuaj aristoj ĉe dorsa kaj anusa naĝilo de karpo. Ĉikaze la plej forte modifiĝinta nomiĝas dornego.
La formo, longo, situo de la naĝilo estas grava speciokarakteriza propreco.
Ĝi dividiĝas jene (numeroj montras la bildajn numerojn)
- brusta naĝilo (10) (pinna pectorales) helpas en la malrapidaj movoj, sed ankaŭ helpas la antaŭennaĝon kontraŭ la akvofluo. Ĝi troviĝas post la operkulo.
- dorsa naĝilo, (3) (pinna dorsales): ĝi troviĝas sur la dorso kaj servas primare por la stabiligo ĉe movoj, kurbiĝo de fiŝoj, cetacoj. Famas la triangula dorsa naĝilo de la ŝarko
- ventra (9) (abdomena) naĝilo (pinna ventrales) malhelpas la subiĝon de la korpo, gravas en la ekvilibrigo, kaj malakcelon.
- anusa naĝilo (7) (pinna analis) servas en la ekvilibrigo, sed formas generan organon (gonopodium) ĉe la vivonaskaj fiŝaj familioj Poeciliidae kaj Goodeidae.
- vosta naĝilo (6) (pinna caudalis) kun la vosta muskolaro estas la plej grava mov- kaj direktoorgano de la fiŝoj kaj cetacoj. Ĝi estas horizontala ĉe cetacoj kaj vertikala ĉe fiŝoj.
- grasa naĝilo (4) sen aristo troviĝas ĉe Siluroformaj (Siluriformes), Karacoformaj, Salmoformaj (Salmoniformes) kaj kelkaj aliaj grupoj aŭ specioj inter la dorsa kaj la vosta naĝilo.
La brustaj kaj ventraj naĝiloj de la prafiŝoj antaŭ ĉ. 400 milionojn da jaroj helpis la unuajn paŝojn sur la tero. El ili evoluis la prareptilioj kun kruroj.
La dorsaj naĝiloj kun duraj aristoj ĉe kelkaj fiŝoj estas ekipitaj kun venenglando (ekz. ruĝa fajrofiŝo, drakokapo, ŝtonfiŝo).