Neprofitcela organizaĵo
organizo funkciis por kolektiva avantaĝo prefere ol por financa gajno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Neprofitcela organizaĵo (ankaŭ senprofitcela organizaĵo aŭ ne-profitcela organizaĵo) estas organizaĵo kies ĉefa celo estas subteni kaj antaŭenigi iun aferon, kiu koncernas aŭ la publikon aŭ privata grupo, necelante monprofiton. Oni trovas tiajn grupojn en tre diversaj kampoj, ekz. la artoj, karitataj organizaĵoj, politiko, religio, sporto ktp.
Neprofitcelaj grupoj ĝenerale ne funkcias por generi profiton; tamen, neprofitcela organizaĵo povas ricevi, reteni kaj disdoni monon kaj aliaj valoraĵoj, kaj ankaŭ etike kaj laŭleĝe komerci, ricevante profiton. Eblas, ke tia organizaĵo povos nur limigite peti kaj uzi tiajn profitojn, laŭ la naciaj leĝoj de ties jurisdikcio; ne-profitajn organizaĵojn do ĝenerale financas mondonacoj de la publiko aŭ de entreprenoj, ofte sen devigo pagi imposton je la donacoj.
- Esperanto Plus (ekstera ligilo)
- Fondaĵo Vikimedio
- Fondumo por Libera Programaro
- Fondumo por Minacataj Lingvoj
- Ne-registara organizaĵo
- Ruĝa Kruco
- Savu la infanojn
- Kuracistoj Sen Landlimoj
- Space Foundation
- Greenpeace
- Kategorio Neprofitcela organizaĵo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Neprofitcela organizaĵo en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri ekonomio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |