Niccolò Piccinni

From Wikipedia, the free encyclopedia

Niccolò Piccinni
Remove ads

Niccolò PICCINNI (en itala: [nikkoˈlɔ ppitˈtʃinni]; 16-a de Januaro 1728 – 7-a de Majo 1800) estis itala komponisto de simfonioj, religia muziko, ĉambra muziko, kaj opero. Kvankam li estas iom forgesita nuntempe, Piccinni estis unu el la plej popularaj komponistoj de opero — partikulare de la Napola "opera buffa" — de la klasika periodo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

La unua opero de Piccinni, nome Le donne dispettose, estis produktita en 1755 kun la patronado de Prince Vintimille.[1] En 1760 li komponis, en Romo, la chef d'œuvre (majstroverko) de sia frua vivo, nome La Cecchina, ossia la buona Figliuola, "opera buffa" kun libreto de Goldoni. Tiu verko ĝuis du jarojn de populareco en Romo.[2]

Ses jarojn post tio Piccinni estis invitita de la reĝino Marie Antoinette al Parizo. Li iĝis la unua italo post Jean-Baptiste Lully kiu verkis operojn por la Academie Royale de Musique, kiel estis nomita la operejo. Li kunlaboris kun la poeto kaj dramaturgo Marmontel en kelkaj projektoj desegnitaj por antaŭenigi la operan reformon.

Remove ads

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads