Nikolaj Zarudnij
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolai Alekseiviĉ Zarudnij (en rusa Николай Алексеевич Зарудный}[note 1]) (13an de septembro, 1859 – 17an de marto, 1919[1]) estis Ukraina-Rusa esploristo kaj zoologo de Ukraina deveno, kiu studis la faŭnon, ĉefe la birdojn de Centra Azio. Li estis naskiĝinta en Griakovo, Ukraino (tiam parto de la Rusia Imperio). Li verkis sian unuan libron pri ornitologio en 1896 kaj faris kvin ekspediciojn al la Kaspia regiono el 1884 al 1892.[1] Li faris aliajn ekspediciojn al Persio subtene de la Rusia Geografia Societo kaj la Peterburga Zoologia Instituto. Li kolektis preskaŭ 3,140 specimenojn de birdoj kaj 50,000 insektojn. Post la Rusia Revolucio, lia kolekto estis ŝtatigita de la Bolŝevikoj kaj movita al la muzeo de la Universitato de Taŝkento. Pro sia laboro ĉe la Rusia Geografia Societo li ricevis la medalon Przhevalski.[2] En Taŝkento, lia lasta verko pri la ornitologio de Turkestano ne estis kompletata ĉar li mortiĝis pro akcidenta veneniĝo. Li publikis 218 monografiojn dum sia vivo kaj nomigis multajn speciojn.[2] Inter la specioj kaj aliaj taksonoj nomitaj laŭ Zarudnij estas la Zarudna meriono, la Zarudna soriko, la lacerto Diplometopon zarudnyi, la fiŝo Schizothorax zarudnyi, kaj la distinga azia subspecio de la Dezertopasero (Passer simplex zarudnyi).[3]
Nikolaj Zarudnij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1859 (1859-09-25) en Griakove |
Morto | 17-an de marto 1919 (1919-03-17) (59-jaraĝa) en Taŝkento |
Mortokialo | venenado |
Tombo | Botkin Street Cemetery |
Lingvoj | ukraina • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Orenburg Cossack School |
Okupo | |
Okupo | zoologo • esploristo • ornitologo |