Nikolao Nekrasov
rusa kaj sovetia verkisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolao Vladimiroviĉ NEKRASOV (naskiĝis la 18-an de decembro 1900 en Moskvo, mortis la 4-an de oktobro 1938) estis rusa esperantlingva verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto[1], kiu membris ĉe la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio. Li verkis eseojn pri esperantlingva literaturo, verkis poemojn, preparis materialon por Enciklopedio de Esperanto, kaj tradukis verkojn al Esperanto.
- Ekzistas ankaŭ aliaj homoj kun ĉi tiu familinomo, vidu Nekrasov.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Nikolao Vladimiroviĉ Nekrasov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1900 (1900-12-18) en Moskvo |
Morto | 4-an de oktobro 1938 (1938-10-04) (37-jaraĝa) en Sovetunio |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • poeto • tradukisto • verkisto • ĵurnalisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1915 |
Fermi
Li estis mortpafita en 1938, kulpigita de Sovetunio pri esti "organizanto kaj gvidanto de faŝisma, spiona, terorisma organizo de esperantistoj". En 1957, li estis postmorte rehonorigita de la ŝtato kiel senkulpa.