Nitrogena monooksido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nitrogena monooksido[1] (kemia formulo NO) aŭ nitrogena oksido estas solvebla gaso, alte lipofila, sintezita de endoteliaj |makrofagaj ĉeloj, kaj certaj grupoj de cerba neŭronaro. Kiel liberradikalo (ne stabila radikalo), ĝi estas grava interilo en la kemia industrio. La nitrogena oksido estas kromprodukto el brulado de atmosferaj substancoj, en la aŭtomobilaj motoroj, fosilia brulaĵo en la energistacioj, kaj nature produktiĝas dum la elektraj malŝarĝoj el fulmoj kaj tempestoj.
Nitrogena monooksido | |
Molekula formulo = NO | |
Molara maso = 30.01 g mol−1 | |
Denseco = 1.3402 g cm−3 | |
Fandopunkto = -164°C | |
Bolpunkto = -152°C |
En la mamuloj, inkludante la homajn estulojn, NO estas grava ĉela molekulindikilo ligita al multaj fiziologiaj kaj patologiaj procezoj. Ĝi estas potenca vazodilatilo kun mallonga meza vivo je kelkaj sekundoj en la sango. Antaŭlonge konataj farmaciaĵoj samkiel nitroglicerino kaj amila nitrito estis malkovritaj, pli ol jarcento post ilia unua uzado en medicino, kiel aktivaj mekanismoj kaj antaŭiloj de la nitrata oksido.
Nitrogena oksido ne devas konfuziĝi kun nitroza oksido (N2O), nitrata-nitroza oksido (NO2), dunitrogena trioksido (N2O3), nek kun nitrogena kvinoksido(N2O5). Tamen, nitrogena oksido rapide oksidiĝas en la aero formante nitrato-nitrozan oksidon. Humphry Davy malkovris ĝin por sia malkomforto, kiam li inhalis la gason en siaj esploroj.
Malgraŭ ke ĝi estas simpla molekulo, NO estas grava biologia reguligilo kaj do, ĝi estas fundamenta komponanto en la sfero de neŭroscienco, fiziologio kaj imunologio. En 1992 ĝi estis proklamita la "Molekulo de la jaro". Esplorado pri ties funkcio kondukis al la 1998 Nobel Premio pro la malkovro de la rolo de la nitrata acido kiel grava molekulo por la kardiovaskula sistemo.