Niĵnij Novgorod
urbo en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Niĵnij Novgorod aŭ Niĵnij-Novgorodo (ruse Нижний Новгород), urbo en Rusio ĉe la enfluo de la rivero Okao al Volgo, centra urbo de Niĵnij-Novgoroda provinco, ĉefurbo de Ĉevolga federacia regiono.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Velikij Novgorod. |
Niĵnij Novgorod (Gorjkij) | |||
ruse: Нижний Новгород | |||
urbo | |||
Fotomontaĵo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Нижний Новгород | |||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||
Provinco | Niĵnij-Novgoroda provinco | ||
Konataj lokoj | kremlo, foiro | ||
Rivero | Okao Volgo | ||
Situo | Niĵnij Novgorod | ||
- koordinatoj | 56° 19′ 37″ N 44° 00′ 27″ O (mapo) | ||
Areo | 466,5 km² (46 650 ha) | ||
Loĝantaro | 1 276 560 (2015) | ||
Denseco | 2 736,46 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1221 | ||
Urbestro | Vladimir Panov | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 603000-603999 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 831 | ||
Aŭtokodoj | 52, 152 | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Niĵnij Novgorod | |||
Retpaĝo: adm.nnov.ru | |||
La telefona kodo de urbo estas 831.
La urbo estis fondita en 1221 fare de rusoj, de princo Jurij Vsevolodoviĉ, surloke de la setlaĵo de unu el mordovaj[klarigu] triboj. En la jaroj 1932-1991 la urbo havis la nomon Gorjkij (Горький) omaĝe al Maksim Gorkij.
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1862, la unua linio estis al Moskvo), flughaveno kaj metroo (ekde 1985) kun 15 stacioj.
Areo de la urbo estas 410 kvadrataj kilometroj. En Niĵnij-Novgorodo loĝas 1,2 milionoj da homoj. Ĝi estas la kvina urbo en Rusio laŭ la kvanto da loĝantoj post Moskvo, Sankt-Peterburgo, Novosibirsko kaj Jekaterinburgo. Krome, ĝi estas la plej proksima (400 km) al Moskvo “urbo-milionulo”. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de la provinco (gubernio), havanta tri milionojn la loĝantoj, kaj ekde 2000 ĝi estas la centro de la Ĉevolga federacia regiono.
La urbo estas granda aŭto- kaj maŝin-konstrua centro (Gorkija Aŭtomobila Uzino).
Teatroj: Opera-Baleta teatro, Pup-teatro, Komedia teatro, Drama teatro, Infana teatro Vera kaj aliaj.
Niĵnij Novgorod estas enigita de UNESKO en liston de 100 urboj de la mondo, kiuj estas ege kultur- kaj histori-valoraj.