Novjara Renkontiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Novjara Renkontiĝo (NR) estas ĉiujara Esperanto-renkontiĝo, organizata ekde 2002.
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Novjara Renkontiĝo | |||
Regiono | Germanio | |||
Periodo | Jarfino | |||
Organizanto | EsperantoLand | |||
Ekzistas ekde | 2001 | |||
Celgrupo | grandparte: junularo kaj familioj | |||
Informa retpaĝo | NR-paĝo | |||
Fota retpaĝo | NR-2008/09-fotopaĝo | |||
Escepte de la 1-a fojo, kiam la evento gastis en urbo norde de Berlino, do en regiono proksime al Pollando, la renkontiĝo ĝis nun ĉiam okazis en relative okcidenta loko de Germanio, facile atingebla de Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Francio kaj Svislando. La eventon organizas la germana asocio EsperantoLand, kies gvidanto estas Lu Wunsch-Rolshoven. La infanan kaj junularan programon aranĝis dum multaj jaroj Christoph Frank, parte kun lia edzino Ines Frank; intertempe ĉefe Nicky Janssen kaj Valère Doumont ofertas programerojn por infanoj kaj junuloj. Christoph Frank kutime surscenigas (pup-)teatraĵon. La planadon kaj surlokan organizadon de la programo ekde proksimume 2008 faras Betti Maul. La teknikan aranĝon de la programeroj dum deko da jaroj ĝis 2022 prizorgis Klaus Rumrich kun kelkfoja helpo de junuloj kaj aliaj.