Novorleano-ĵazo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Novorleano-ĵazo aŭ nov-orleana ĵazo (angle: New-Orleans-Jazz) estas stilo de la klasika ĵazo inter 1890 kaj 1928 (ĉefe en la 1920-aj jaroj), nomita laŭ sia devenloko kaj plej grava centro Nov-Orleano. La historia antaŭulo estis la praĵazo de la stratmuzikaj bandoj. Ankaŭ ragtimo influis la novorleanan ĵazon.
Subspeco formiĝis en la france stampitaj kvartaloj de Nov-Orleano: kreola ĵazo. Tiun formis hispanaj, francaj kaj latinamerikaj dancoj. En la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj novorleano-ĵazo travivis renaskiĝon, same kiel la blankula kontraŭparto diksilando.