From Wikipedia, the free encyclopedia
Nubaoj estas kolekta nomo por diversaj etnoj, kiuj vivas en la Nuba-montoj en la mezo de Sudano. Ili estas la plej granda nearaba etnogrupo en la norda Sudano, ili estas pli ol unu miliono da homoj.
Nubaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Antaŭe oni ne distingis inter nubianoj kaj nubaoj.
La nubaoj parolas diversajn lingvojn, inter ili la kordofanajn lingvojn, kiuj grave rolas en la afrikaniko. Aliaj lingvoj parolataj de nubaoj apartenas al la subgrupo montarnubaaj lingvoj inter la nubaaj lingvoj. Ankaŭ la scio de la araba lingvo kiel dua lingvo kaj lingvafrankao estas larĝe disvastigita.
Konataj estas iliaj luktomaĉoj kaj iliaj korpopentraĵoj. Ritajn kutimojn kiel nudecon, bierdrinkadon kaj virinluktadon ili al si konservis. Kiel religioj kaj la islamo kaj tradiciaj kutimoj - parte miksite - kaj en kelkaj regionoj ankaŭ la kristanismo estas disvastigitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.