Nuklea akcidento de Ĉernobilo
atomkerna katastrofo en Ukrainio en 1986 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nuklea akcidento (kelkfoje ankaŭ nomata katastrofo) de Ĉernobilo okazis la 26-an de aprilo 1986 en la nuklea centralo Lenino en Ukraina SSR (Sovetunio). Iuj komparas ĝin kun la atombombaj eksplodoj en Hiroŝima aŭ Nagasako, eĉ asertas, ke ĝi estis "pli ol tricentoble pli forta" - sed tiu aserto estas senbaza, ja en Ĉernobilo okazis ne nuklea, sed vapora eksplodo pro varmigo pro nekontrolata nuklera reakcio, kun elĵeto de radioaktivaj substancoj. La kompleta vero pri tiu afero estas hodiaŭ ne jam konstatebla, kaj eble neniam estos.