Nuklea centralo Fukuŝima 1
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nuklea centralo Fukuŝima 1 aŭ Fukuŝima Daiiĉi (japane 福島第一原子力発電所, fukuŝima dajiĉi genŝirjoku hac-denŝo) estas nuklea centralo en Japanio. Ĝi situas en gubernio Fukuŝima kaj estas inter la plej potencaj nukleaj centraloj de la lando. Ĝi estis konstruita fine de la 1960-aj jaroj fare de General Electric kaj aktivigita en 1971. Mastrumas ĝin la kompanio "Elektra Povo de Tokio" (東京電力株式会社, Tōkjō denrjoku kabuŝiki-gajŝa, laŭ anglalingva mallongigo TEPCO = Tokyo Electric Power Company).
Rapidaj faktoj Situo, Datumoj ...
nuklea centralo Fukuŝima 1 | |||
---|---|---|---|
Situo | |||
Geografia situo | 37° 25′ 17″ N, 141° 1′ 57″ O (mapo)37.421388888889141.0325 | ||
| |||
Lando: | ![]() | ||
Datumoj | |||
Posedanto: | entrepreno Tōkjō Denrjoku (東京電力株式会社, "elektra energio de Tokio", angle Tokyo Electric Power Company, mallonge TEPCO) | ||
Funkciiganto: | Tōkjō Denrjoku | ||
Ekkonstruo: | 1966 | ||
Komerca ekfunkcio: | la 26-an de marto 1971 | ||
Retejo: | www | ||
Fermi
La situo de la centralo estas ĉe 37° 25′ 17″ N 141° 01′ 57″ O (mapo), ĉe la orienta (pacifika) marbordo de Japanio.