Nuklea elektrejo Temelín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nuklea elektrejo Temelín (NE Temelín, NETE) estas nuklea elektrejo situanta en la Sudbohemia regiono de Ĉeĥio, proksime de la urbo Týn nad Vltavou ĉe vilaĝo Temelín en lokoj, kie antaŭe troviĝis vilaĝo Temelínec. Fridigturoj de la elektrejo kreas ankaŭ dominaĵon de la tuta ĉirkaŭaĵo kaj ili estas videblaj el distanco de 30 km, vaporo super ili ĝis distanco 70 km.
Eksterlande - precipe en senpere najbaranta Aŭstrio kaj Bavario - kaŭzis konstruado de NE Temelín timojn kunigitaj kun superstiĉoj aŭ malkonfido rilate al teknologioj evoluintaj en landoj de la eksa soveta bloko kaj al nuklea energetiko kiel tia.